Espéranto Indre

Hori Jasuo - Ventumiloj por E-propagando

dimanche 6 octobre 2024 par Nicole Blot

Karaj amikoj,
Ĉiumonate, ni montras ion ĉe la proksima poŝtoficejo. Por oktobro, ni montris “Ventumilojn por E-kongresoj” Mi ĉiam “faris” ventumilojn por Uk-oj kaj Himalajaj Renkontig^oj.
En la fronta flanko mi skribis la skizon de la E-arang^oj kiel fotoj de la lando, klarigoj pri la arang^oj ktp., kaj en la dorsa flanko mi skribis vortojn “Ni vojaĝas uzante Esperanton’’ en la japana kaj Esperanto, kaj poste en tiu lando estis aldonita samaj vortoj en la loka lingvo. Dum la vojag^o mi povis montri ĝin en la turismaj lokoj kaj la flughavenoj al homoj, por ke ili interesiĝu pri Esperanto.
Dum la UK mi petis, ke partoprenantoj skribu sian nomon sur la dorsa flanko. Ĉi tio donos al mi ŝancon paroli kun aliaj partoprenantoj, amikig^i kun ili kaj praktiki miajn konversaciajn kapablojn.
Kiam mi revenas hejmen, ĝi fariĝas bona memoraĵo.
Se ĉiuj esperantistoj farus ĉi tion, estus granda reklamado, sed mi neniam vidis iun alian fari tion, kaj neniu imitus min. Estas domaĝe.
La alia foto estas de renkontiĝo por maljunuloj en mia kvartalo, kiu okazas ĉiun lundon matene. Oni petas min paroli unufoje monate, do mi parolas pri aferoj rilataj al Esperanto. En la foto, estas granda karpfluo el japana papero, kiun mi aĉetis ĉe antikvaĵa merkato, la pupo Ken kaj rakonto pri Nepalo.
HORI Jasuo
371-0825 Japanio, Gunma, Maebas^i, Ootone 2-13-3
Retadreso : hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp

Ventimuloj
karpfluo

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Des nouvelles du Japon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License