Espéranto Indre

Hori Jasuo - Forpaso de s-ro Moriŭaki Jasumasa

lundi 2 septembre 2024 par Nicole Blot

Karaj amikoj,
Kondolenco al s-ro Moriŭaki Jasumasa, sumoo-nomo Osho,

S-ro Moriŭaki subite forpasis la 5a de aŭgusto, la duan tagon de la 109a Universala Kongreso en Aruŝo en Tanzanio.
Unu jaron antaŭe li fariĝis rulseĝulo, sed li neniam perdis kuraĝon partopreni en diversaj Esperanto-kunvenoj. Post la UK en Tanzanio li planis vojaĝi eĉ al Mdagaskaro por renkonti espeantistajn amikojn.
Mi plej laste renkontis lin komence de junio dum la Kjuuŝuu-Kongreso kaj ni kune vizitis la kastelon Kumamoto. Li estis diligenta partoprenanto en la Internacia Esperanto-Sumoo. Li estis granda motoro de la movado en la regiono Kjuuŝuu, do lia forpaso estas granda bato por ĉiuj.
En aprilo 2003 s-ro Moriŭaki trovis artikolon pri Esperanto sur la loka angla ĵurnalo “Nagasaki Press” eldonita en novembro 1902. Tiu ĉi artikolo estis la plej frua mencio pri Esperanto en Japanio. Tiun artikolon skribis franco Alphonse MISTLER (1873-1953), kiu instruis fizikon kaj kemion en la kolegio Kaisei en Nagasaki. Influite de sia esperantista frato, li lernis Esperanton. Li eĉ ricevis leteron de Zamenhof, kiu kuraĝigis lin instrui ĝin en Japanio. En aŭgusto 2008, helpate de franca esperantisto, li vojaĝis al la vilaĝo Thannenkirch, kie naskiĝis MISTLER, kaj renkontis liajn posteulojn.
Mi deziras, ke li pace dormu en la paradizo. (HORI Jasuo)

Moriŭaki Jasumasa

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Des nouvelles du Japon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License