Espéranto Indre

Nathalie Rigault -récit de voyage - majo

mardi 11 juin 2024 par Nicole Blot

Saluton
Ni denove restadis cxe esperantisto en la departamento Jura (en urbo Villechantria), sed morgaux ni ekiros laux nova programo et sen facilaxjoj por doni novaxjojn antaux longe, do mi faras nun.
Efektive, ni cxi tie renkontis iun kiu akceptos nin en tre bela valeo : la fotoj prezentitaj estis tiel belegaj ke ni decidis iri ixgis tiu valeo. Pro tio la vojagxplano iom sxangxis.
Dankon al tiuj kiuj donas novajxojn de tempo al tempo, tio plezurigas min ecx se mi ne cxiam povas respondi rapide
Fartu bone, gxis baldaux. Natasxa

Bonjour :-) Saluton
Jen finfine eblecon por doni al vi novaĵojn.
Se mi kunportus mian komputilon, mi povus skribi al vi pli ofte ĉar la tempo ne mankas (almenaŭ kiam ni ne estas akceptitaj de afablaj persono), sed ne estas la kazo !
Ni eĉ denove malplenigis la ĉevalsakojn danke al amikinoj, kiuj vizitis nin survoje. Vidu kiel ni zorgas pri la ĉevaloj...
Do : jen rakonteto de nia ĉevalrondirado, ekde nia restado ĉe la frato de Alain en Cosne sur Loire ĝis tiu tago, kiam ni tranoktas ĉe geesperantistoj, tuj proksime de Châlon sur Saône, ĝis dimanĉe matene.
La komuna denominatoro por la tuta periodo estas ke ni ricevas akvon sur la kapo (ĝi fluas en la ŝuoj), aŭ ke la vojo estas plenplena da akvo, aŭ ke akvo fluas apud ni. Estas tiel en la plej granda parto de Francio : multe da pluvo kaj freŝa vetero ĝis nun. Miko mi legis vian mesaĝon dirante ke vi partoprenis en staĝo en Grésillon, vi do scias tion. Bele ke vi nun reflugis al via nova rifuĝa lando !
Malgré tout, on ne se plaint pas vraiment car le plus fréquemment nous arrivons secs, ou presque secs, au bout de notre étape soit parce qu’on a séché entre temps, soit parce qu’on a pu trouvé en route un abri providentiel, soit parce qu’il pleut la nuit.
Tamen, ni ne plendas, ĉar la plej ofte ni alvenas sekaj, aŭ preskaŭ sekaj, je la fino de nia etapo, aŭ ĉar ni sekiĝis intertempe, aŭ ĉar ni trovis providencan ŝirmejon survoje, aŭ ĉar pluvas nokte.
La visite de Guédelon : très très bien. Nous vous le conseillons. Nous avions trouvé en arrivant un pré et un logement pour deux nuits à Saint Amand en Puisaye, ville de potiers. Et le maréchal qui était venu ferrer Nougat était épatant.
La vizito de la castelo Guédelon estis tre tre interesa (mi konsilas tion al vi, eĉ ĉe la reto ! sed Juan, se vi venas al Francio somere, planu tion !!). Ni trovis herbejon kaj loĝejon por du noktoj en St Amand en Puisaye, urbeto de potistoj). Kaj la forĝisto, kiu zorgis pri Nougat, estis mirinda.
La Puisaye, c’est une terre d’Argile et d’eau. Très chouette, mais le tout donne de la boue, et les chevaux se sont fatigués à s’embourber. Nougat a même mis la tête dans une grosse flaque en trébuchant (il avait déjà de l’eau jusqu’en haut des jambes, c’est dire l’état des chemins - la dénomination « flaque » est peut-être un peu légère !!) La Puisaye estas regiono de argilo kaj akvo. Mi multe ŝatas, sed tio donas koton, kaj la ĉevaloj estis lacaj pro piediro en koto. Nougat eĉ preskaŭ falis en akvo meze de la vojo.
Ensuite, on a un peu poussé vers l’est jusqu’au Rocher du Saussois (un site d’escalade) en passant par un super beau village : Druyes les Belles Fontaines ! une eau bleue-verte traverse le village, et le lavoir vaut le détour. Le tout avant de rejoindre Vézelay pour la descente du PNR du Morvan. Poste ni iris iomete pli oriente ĝis loko por grimpado, trairante belegan vilaĝon : Druyes les Belles Fontaines kie blua-verda akvo trafluas la vilaĝon, kaj kie la antikva lavejo estas vizitinda ! De tie, ni iris al Vézelay por suden piediri tra la regiona natura parko de Morvan.
Alors le Morvan : de l’eau partout, on y revient : ça ruisselle sur les chemins, ça coule dans les fossés, les rus, les ruisseaux, les rivières. Difficile de garder les pieds au sec. C’est sauvage, les cailloux ou rochers couvrent les chemins et non seulement il y a des dénivelés, mais en plus ça n’arrête pas de monter ou descendre. Les genêts étaient en fleurs, les photos sont superbes (dommage que je ne puisse pas vous en envoyer, pas de support pour carte sur cet ordi) il y a des sapins bien sûr mais aussi encore en majorité je pense, des feuillus. On n’a pas vu de loup ni de loutre, mais un lièvre inconscient, deux orvets, et une flaque qui abritait 5 tritons. En résumé, le Morvan j’adore. Difficile de trouver du pain. Arrêt de trois jours à Anost, connu pour sa fête de la vielle, son musée des Galvachers, la maison du patrimoine oral et aussi parce que c’est le siège du magazine Vents du Morvan. Le temps de faire referrer Chanel, de faire une lessive et surtout le temps d’une soirée musique trad et d’une soirée bal trad. Do, por klarigi al vi kiel estas tiu regiono, le Morvan : la senasfaltaj vojoj estas kovritaj de ŝtonetoj kaj ŝtonoj, senĉese estas deklivoj kaj akvo estas ĉie : laŭlonge de la vojoj, sur la vojoj, en la ŝuoj. Estas sufiĉe sovaĝa regiono, kie oni teorie povus vidi lupojn kaj lutroj (sen ni vidis nur neprudentan leporon, lacertojn kaj salamandrojn). Multe da arbaroj, interalie kulturoj de abioj. Ni haltis tri tagojn en Anost, vilaĝo fama pro festivalo pri gurdoj, pro muzeo pri antikva metio kiu konsistis en laborigi bovoj, kaj pro loko kie oni kolektas parolajn tradiciojn. Ni kaptis okazon por partopreni en tradicia balo kaj en festo pri tradicia muziko.
Ni nun forlasis la regionon Morvan, vojaĝante al Châlon sur Saône, de kie ni ekiros morgaŭ matene post 2 tutaj tagoj ĉe esperantistaj geamikoj. La ĉevaloj, ĉiam manĝemaj, ne povis resti pli da 1 nokton kaj 1 matenon en la ĝardenon. Ekde vendredo posttagmeze, ili estas en la herbejo de la emerita kluzisto, en kie ili manĝas kune kun 2 ŝafinoj kaj 1 kaprino.
Rilate al akceptado, estas ĝenerale tre afable kaj finfine ofte mi petas instinkte aŭ bonŝance rekte je la taŭga pordo. Ni tamen dormas ĝenerale ekstere, sub ŝirmilo, sed kelkfoje kun plej bona manĝo aŭ matraco. Unu foje, iu eĉ alportis al ni manĝaĵojn por la tagmanĝo !
Bonan semajnfinon al ĉiuj
Nataŝa

etapo 25 05 24

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Association Espéranto Indre  Suivre la vie du site Carnets de Voyages Nathalie Rigault   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License