Message de Mireille Grosjean

mercredi 9 janvier 2013

Mireille Grosjean avait participé en 2009 à la campagne non-violence à Châteauroux.
Elle avait fait des rencontres à la Maison des Droits de l’Enfant, au Collège Romain Rolland à Déols, une conférence à la Maison de Quartier EST "Le pacifisme au Japon" (première présentation à Châteauroux le 24 novembre 2009) , et une rencontre à l’IUT d’Issoudun avec les étudiants.

Voici le message qu’elle a envoyé

« Mirejo en la jaro 2012
Survoje, surrele, enaere, kelkfoje surakve…
En stacidomoj, en flughavenoj, en hoteloj, chefe private che iuj lokanoj….
Okazas, ke mi estas en mia jhurasa vilagho Les Brenets, en mia baza tendumejo inter la abioj…

Senrita emerito…
Babilema poligloto…
Senbrutara nomado…
Renkontighema globtrotero….

Saluton al chiuj !

Kiel vi fartas ? Nagadef en uholofa lingvo…
Mi esperas, ke ricevante tiun chi mesaghon vi estas en plej bona sanstato.

Du ampleksaj taskoj okupas multon de mia tempo nun, sendepende de la loko, kie mi trovighas. La unua estas euhropa programo Grundtvig, lernado lauh la tuta vivo, kies temo nia estas « Interkultura Edukado, defio por Euhropo », kie ni estas Francio, Germanio, Katalunio kaj Svislando. Nia laborlingvo estas Esperanto. Niaj kunvenoj okazas en unu el tiuj kvar landoj, tio movigas niajn membrojn ; por mi temas pri kutimo… (www.noos.ch/ideo) La dua tasko mia estas miaj studoj en Poznan, Pollando, en Universitato Adam Mickievicz en fako interlingvistiko kaj en Esperanto. Mi devas iri tien dufoje dum la jaro, la cetero de la laboro faratas per la Reto. Mi ne brilas en tiuj studoj, char mankas al mi tempo por legi la devigajn librojn… Mi nur alighis, por ke la kurso okazu kun la minimuma nombro da partoprenantoj. Kompreneble la enhavo de la kursoj estas tre interesa. La etoso en la grupo junigas min.

La sesan de marto 2012 okazis amika invado : kvar geamikoj el Kebekio alvenis al mi : patro, patrino kaj du 12jaraj filinoj. Mi gvidis ilin tra Svislando, ili volis viziti Vienon, Bavarion, Francion. Do ek per mia Subaru dum 7 semajnoj. Mi malkovris kun ili Vienon, la kastelojn de Ludoviko la dua en Sud-Germanio, kaj fine ni atingis Grésillon apud la rivero Loire. Temis pri tre agrabla periodo, kie abundis malkovroj kaj richigaj kontaktoj. (http://mirejo3.blogspot.com/2012/03/4-qc.html)

Restis al mi apenauh dek tagoj post ilia forflugo por prepari mian longan restadon en Azio. Mi estis en Japanio de la unua de majo ghis la 18a de julio ; pro tio mi nun sume restadis en Japanio dum 11 monatoj kaj mi tranoktis en 27 el la 47 gubernioj de tiu mirinde bela lando. (http://mirejo3.blogspot.com/2012/05/...)
Poste mi mallonge restadis en Kunming, Chinio, en Hanojo, Vjetnamio, kaj poste surterighis kaj eksiestis en Kathmandu, en Nepalo. Tie mi volis revidi junan nepalanon, kiu nomas min « Grandma » ekde la momento, kiam li sidighis apud mi che UN en Ghenevo. Mi pasigis auhguston che li kaj mi malkovris la chefurbon kaj la nepalan socion.
(http:// http://mirejo3.blogspot.com/2012/09/self-made-man.html)

Mi reiris al Benino en novembro kaj al Senegalo en decembro, de kie mi nun skribas al vi. Parte pro Esperanto sed ne nur. Privataj vizitoj, malkovroj ; okazas, ke mi ripozas…

Mi vojaghas tiel, dum mia sano kaj miaj financoj tion ebligas. Tio estas bezono pro la fakto, ke miaj kutimaj kapdoloroj tenis min trankvila hejme, chiam timante ekon de krizo, ghis la agho de 52. Mi povis nenion plani… Nuntempe mi povas tiel movigheme vivi, char mi ne konas la malagrablajn efikojn de horoshanghigho nek tiujn de temperaturosaltoj. Mi dormas mallonge dumnokte kaj siestas rapide ie ajn dumtage. Mi vidas miajn filinojn, bofilon kaj nepojn, kiam mi estas en mia jhurasa vilagho. Chiuj fartas bone. Marion ofte koncertas violonchele, Joëlle = JOLANE same koncertas kaj jhus eldonis diskon, post verkado de chiuj muzikoj kaj tekstoj. (www.jolane7.ch)

Paralele mi agadas ankauh en mia vilagho : mi kunverkis teatran kaj muzikan spektaklon pri ghia historio, mi reghisoros la tuton en 2013. Mi plu aktivas politike en la vilagha parlamento kaj en diversaj komisionoj.
La kerno de miaj aktivecoj estas edukado al paco kaj subteno al la instruistoj. La uzo de Esperanto estas vojo al tio. Mi alvenis al konstato, ke en mia etega lando la germanparolantoj nenion scias pri la aktivecoj de la francparolantoj chirilate kaj reciproke same. Por mi, kiu laboras chiutage mondskale, tio aspektas ridinda kaj stulta. Konsekvence mi lanchis la ideon de tutsvisa kololvo pri pacedukado, kun tradukado. Ghi okazis en oktobro !! Kunagadis la Svisa Konsilio pri Paco, la Centro pri Senperforta Agado (CENAC), la Internacia Paciga Movado (MIR), la Pacvilagho en Broc, Friburgo kaj la Svisa Asocio de Edukistoj al la Paco (www.asepaix.ch). Tiuj du labortagoj estas tre sukcesaj kaj por mi kortushaj. (http://www.friedensbildung.ch/?lang=fr)

Por la jaro 2013 mi deziras al vi sanon, felichon, laboron (ne tro), fruktodonajn kaj richigajn kontaktojn. Atendante vian viziton en mia vilagho mi sendas al vi miajn plej elkorajn salutojn.

Mirejo

Mireille Grosjean »


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 233 / 53020

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site Manifestations   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.1 + AHUNTSIC

Creative Commons License