Hodiaŭ, la 15an de decembro 2023, je la Zamenhof-Tago estis proklamita la rezulto de la elektado de la Esperantisto de la Jaro 2023. La honoran titolon ĉi-jare ricevis Sun Mingxiao (Semio), 59-jara ĉina esperantisto, iniciatinto de la Internacia Esperanto-muzeo en Zaozhuang.
Gratulojn al la laŭreato !
Legu pli detale en “La Ondo de Esperanto” ĉe https://sezonoj.ru/2023/12/jaro-7/
Gajan Zamenhof-Tagon kaj serenan jarfinon al ĉiuj !