10a de decembro : 70 jaroj de Esperanto ĉe Unesko. La rekono de Esperanto daŭre kreskas
La 10-an de decembro 1954 Unesko adoptis rezolucion pri Esperanto en sia Ĝenerala Asembleo en Montevideo. La meritoj de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj rilatoj kaj en la proksimigo de la popoloj de la mondo estis oficiale agnoskitaj (Rezolucio IV.4.422). La Universala Esperanto-Asocio ekde tiam kunlaboras kun Unesko, precipe en la kultura sektoro, kaj ankaŭ kunlaboras kun Unuiĝintaj Nacioj dum pli ol du jardekoj.
Jam en 1922 en la Ligo de Nacioj :
Esperanto kiel vivanta lingvo
La Esperanta Rezolucio de Unesko de 1954 estas parto de longa serio de agnoskoj de registaraj instancoj. Jam la 21-an de septembro 1922 la 3-a Asembleo de la Ligo de Nacioj, la antaŭulo de Unuiĝintaj Nacioj, adoptis proksimume 50-paĝan raporton pri Esperanto. Interalie oni konstatis, ke Esperanto estas vivanta lingvo (p. 11). La raporto de 1922 mencias ankaŭ internaciajn kongresojn kaj aranĝojn, viglan internacian kontakton kaj ĉirkaŭ 4 000 librojn en Esperanto, tradukitajn kaj originale verkitajn en Esperanto.
Unesko 1985 : Enkonduku studprogramojn pri Esperanto !
Dua rezolucio de Unesko pri Esperanto estis adoptita en Sofio, Bulgario, la 15-an de oktobro 1985. La naciaj registaroj estis kuraĝigitaj, interalie, enkonduki lecionojn pri lingvaj problemoj kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj universitatoj.
Artefaritaj intelektoj kiel ChatGPT en Esperanto
Diversaj aliaj institucioj jam rekonis Esperanton aŭ uzas la lingvon. Hodiaŭ vi povas komuniki en Esperanto kun pluraj artefaritaj intelektoj kiel ChatGPT, Perplexity aŭ Claude. La Esperanto-Vikipedio nun havas pli ol 360 000 artikolojn, la lingva apo Duolingo proponas Esperanto-lingvan kurson, same kiel dekoj da aliaj lingvaj platformoj.
Esperanto-rekono :
Vatikano, PEN Internacia, Ĉinio, Hungario, Aŭstrio, Pollando, Kroatio
Vatikano agnoskis Esperanton kiel lingvon de katolikaj mesoj en 1990. En 1993 la verkista asocio PEN Internacia akceptis Esperanto-PEN-Centron. Ĉinio publikigas ĉiutagajn novaĵojn en Esperanto ĉe la Ĉina Interreta Informa Centro ekde 2001 (esperanto.china.org.cn). En Hungario la Akademio de Sciencoj konfirmis en 2004, ke Esperanto estas vivanta lingvo. La Aŭstria Nacia Biblioteko kolektas esperantajn materialojn ekde multaj jardekoj. Ĝi havas kolekton de pluraj dekmil Esperanto-libroj. Pollando kaj Kroatio agnoskis Esperanton kiel kulturan heredaĵon kaj kulturan valoraĵon respektive en 2014 kaj 2019.
Subteno de Esperanto-renkontiĝoj fare de la Konsilio de Eŭropo kaj EU
Internaciaj Esperanto-renkontiĝoj estas subtenataj de la Eŭropa Konsilio jam ekde la 1970-aj jaroj. Ankaŭ EU subtenas internaciajn Esperanto-projektojn samrajte kun tiuj en aliaj lingvoj ekde multaj jaroj.
Tutmonda lingva kaj kultura komunumo
Esperanto estas multe pli ol nur la malproksima ideo de komuna mondlingvo por multaj homoj - ĝi jam estas la lingvo de vigla tutmonda lingva kaj kultura komunumo. Pluraj milionoj da homoj en la mondo lernis Esperanton ĝis nun ; kelkaj centmiloj parolas ĝin regule.
Rapide lernebla, alta lingvonivelo atingebla
Esperanto estas relative rapide lernebla vivanta lingvo kaj ĝi permesas rekte kontaktiĝi kun homoj en pli ol cent landoj. Ĉar la lingvo estas relative rapide lernebla, oni povas atingi signife pli altan nivelon tra la jaroj ol en aliaj fremdaj lingvoj.
Literaturo el dekoj da landoj kaj kulturoj
Al la Esperanta literaturo kontribuas homoj el dekoj da kulturoj tra la mondo. Esperanto-literaturo do donas rigardon al la mondo el multaj diversaj perspektivoj, pli larĝe ol naciaj lingvoj povas ebligi.
Interreto
UNESKO-Rezolucio IV.1.4.422 de Montevideo pri Esperanto 1954
https://eo.wikipedia.org/wiki/UNESKO-Rezolucio_IV.1.4.422_de_Montevideo_pri_Esperanto_1954
Esperanto as an international auxiliary language. Report of the general Secretariat of the League of nations adopted by the third Assembly, 1922
by League of Nations. Secretariat ; League of Nations. 3d Assembly, 1922
https://archive.org/details/esperantoasinter00leagrich/page/10/mode/2up
Unesko-Rezolucio 23C/11.11 de Sofio pri Esperanto 1985
https://eo.wikipedia.org/wiki/Unesko-Rezolucio_23C/11.11_de_Sofio_pri_Esperanto_1985