Espéranto Indre

Poster un message

En réponse à :

21a Novjara Renkontiĝo , Wiesbaden

mardi 3 décembre 2024 par Nicole Blot

Saluton, kara,
ĉu vi jam planis vian jarfinon ? Eble vi ŝatos veni al la 21a Novjara Renkontiĝo, ekde la 27a de decembro, en la junulargastejo de Wiesbaden, kiel kutime unu semajnon, ĝis la 3a de januaro 2025.
Aliĝis ĝis nun 129 homoj el 14 landoj ; feliĉe la duono venas el eksterlando. Venos laŭ la nuna stato 22 infanoj kaj junuloj (0 ĝis 19 jaroj).
Preskaŭ ĉiuj disponeblaj ĉambroj estas jam okupitaj, sed restas ankoraŭ kelkaj malmultaj lokoj por vi Denove riĉa programo por ĉiuj aĝoj kaj interesoj
Multaj prelegoj, gimnastiko, manlaboro, ekskursoj ...
Scienco kaj kulturo : Prelegoj pri drakoj (kun fotoj :), pri la biokemio de enamiĝo, amo kaj amoro, diskuto pri seksneŭtralaj esprimoj, krei kaj kolekti personajn Esperanto-lecionojn, pri bona digestado kaj bona sano.
Ludoj kaj aktivaĵoj : Cirklodancoj, Zumbo, Ĉigongo, manlaboro, origamio, sorobano, tabloteniso, kanti la himnon (prefere parkere).
Por infanoj kaj familioj : Pupteatraĵoj (ĉi-foje eĉ du !), prizorgado kaj amuziĝo por infanoj kaj junuloj.
Speciale kaj vesperoj : Interkona vespero kaj interŝanĝo de kunportitaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, du pupteatraĵoj, Koncerto de Kaŝi, Silvestra Festo, Adiaŭa Vespero, Scienca Mirkvizo k.a.
Ekskursoj, ekzemple al varma kaj malvarma naĝejoj kaj aliaj interesaj lokoj.
Esperanto-kursoj kaj konversacio
Por novuloj : Ni ofertos mentorojn al vi, kiuj iom helpos konatiĝi kun aliaj kaj pli bone ĝui la kunvenon.
Neprograma programero :) Babilado kaj teoĝuado en la gufujo, rigardi la fajron en la kameno tie ...
Certe mankas programeroj, kiuj estiĝis lastatempe aŭ kiujn mi forgesis :)
Kial partopreni ? Ĉu vi serĉas amuzon, novajn sciojn, aŭ bonan tempon kun amikoj ? Ĉe la NR vi trovos ĉion ĉi kaj pli ! Renkontu novajn homojn, ĝuu la gufujo-etoson, kaj festu la novan jaron en amika Esperanto-socio.
Do, eble tuj iru al
http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo
Jen la programo de la pasinta, 20a NR, por ke vi povu havi imagon, kiel la programo kutime aspektas, aŭ por refreŝigi vian memoron :
https://docs.google.com/document/d/1GUo4MIhcYZZvAwAtYc1qlV6Q09COnrP-/
(Ĝi nomiĝas "provizora", ĉar kutime okazas iuj lastmomentaj ŝanĝoj ...)
Kiu jam aliĝis ?
Jen la listo de ĝisnunaj aliĝintoj
http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr21.php
(fakte de tiuj, kiuj konsentis pri publikigo de siaj nomoj, mankas eble deko da homoj)
Eble vi ŝatos refoje renkonti ilin, ĉu ?
Aliĝu prefere ĝis mardo, 3a de decembro - tiam fino de la aktuala aliĝperiodo
http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo
Se vi havas iujn ajn demandojn : Mi estas preta por respondi al vi :)
Se vi deziras apartan rabaton : Ankaŭ tiam bv. demandi min :)
Eble pro iu aŭ alia kaŭzo vi ne povos veni - tiukaze mi deziras al vi tre belajn tagojn ĉirkaŭ silvestro (kaj kompreneble ankaŭ jam antaŭe) !
Amike
Lu por la organiza teamo
de la 21a NR


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs :

Suivre la vie du site fr    ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License