Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), fondita de Ivo Lapenna, ludas kernan rolon en la faka studado de Interlingvistiko kaj Esperantologio ekde 1952. La jutuba kanalo de CED enhavas prelegojn de kompetentaj (inter)lingvistoj kaj famaj esperantistoj kiel Philippe Planchon, Michele Gazzola, Ilona Koutny, Vincente Manzano Arrondo (Viko), Javier Alcalde, Alessandra Madella, Guilherme Fians, ...
Jen ĝia adreso : http://www.youtube.com/@CEDInterlingvistiko. Vi povas ekaboni la kanalon por tuj informiĝi pri la novaj spekteblaj prelegoj. Kaj se vi deziras pli scii pri CED, jen ĝia retejo : https://interlingvistiko.net/