Ĉi kune ni sendas al vi broŝuron pri nia Speciala Ekskurso 2025 en Nepalo, okazonta ekde 26-a februaro ĝis 8-a de Marto.
Ĉi foje, ni celas turismigi la partoprenantojn en mondfamaj turismaj lokoj de Nepalo inkluzibe naskigxoloko de Budaho. Ni havos diversajn esperantajn eventojn por pli vastigi nian lokan movadon. En nia evento ĉiuj aĝgrupoj povas facile partopreni kaj ĝui, kaj samtempe kuraĝigi al nepalaj esperantistoj. Pli detale vi povas legi en la eventa servo https://eventaservo.org/e/5734f0 Bonvolu disdoni ĉitiun broŝuron al viaj amikoj/membroj por ke ili ankaŭ sciiu pri nia progamo kaj partoprenante profitu ĝin. Ni antaŭe dankas vin pro via kunlaboro kaj se vi havas iujn
demandojn pri la programo, bonvole ne hezitu skribi al Samideane via Bharat Kumar Ghimira Prezidanto Nepala Esperanto-Asocio
Retadreso : nespa.1990@gmail.com Jen la detalo de la program : 6-a Speciala Ekskurso, 2025
Samideane via Bharat Kumar Ghimira Prezidanto Nepala Esperanto-Asocio
Retadreso : nespa.1990@gmail.com Jen la detalo de la program : 6-a
Speciala Ekskurso, 2025
La Nepala Esperanto-Asocio anoncas 12-tagan specialan ekskurson de la 26a ĝis 8a de marto 2025. Ĉiuj scias ke NEspA okazigas la Himalajan Renkontiĝon en ĉiu dua jaro (ĉi-jare ni okazigis la 14an). La Himalaja
Renkontiĝo signifas plejparte piedvagadon en la montaro, sed tio ne eblas al ĉiuj aĝgrupoj.*/Multaj samideanoj volas viziti Nepalon sed timas tian marŝadon. Ĉi-foje ni okazigos do ekskurson al famaj nepalaj
turismaj lokoj atingeblajn per buso kaj sub belaj pejzaĝoj inkluzive la famajn montarojn videblajn en Pokhara, Katmanduo, Ĉitŭan Nacia Parko, Lumbini, Palpa kaj Pokhara. La nepala Esperanto-movado kreskas pli kaj
pli, sed se ĉiuj anoj de NEspA ne povas viziti eksterajn landojn pro la kosto, almenaŭ eblas inviti amikojn el aliaj landoj tien ĉi. Kaj tio montriĝis fakte efika programo. La ĉefa celo de la program estas konigi
Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la mondo kaj reciproke. Ne/*palo estas ebria miksaĵo : fascina lando de antikva historio, viglaj kulturoj kaj popoloj, biodiverseco kaj majestaj pejzaĝoj. Ĝiaj geografiaĵoj etendiĝas de belaj altaj neĝpintoj en la nordo, la malpli altaj montoj en la mezo kaj bela, fekunda ebenaĵo kun multaj arbaroj en la sudo.
Situante inter Tibeto (Ĉinio) kaj la Ganga ebenaĵo (Barato), Nepalo tra sia historio sentis la influon de ambaŭ tre diversaj civilizacioj, sed samtempe kreis identecon por si mem. La lando havas preskaŭ 28 milionojn da homoj, parolantaj 125 lingvojn aŭ dialektojn. Okdek procento de la nepala popolo sekvas hinduismon, sed la lando estas oficiale sekulara, kaj fakte lando de multaj religioj. La templo de Paŝupatinath en Katmanduo estas unu el la kvar plej gravaj lokoj por adorantoj de Ŝiva.
La Budho, la "Lumo de Azio," naskiĝis en Lumbini, kiu situas en la suda ebenaĵo, farante Nepalon sankta celo por pilgrimantoj. La multaj etnoj ofte kultas proprajn diojn. Kvar lokoj de Nepalo estas agnoskitaj de UNESCO kiel mondheredaĵoj. En la unua, la valo de Katmanduo, reliefas la
urbo de Bhaktapuro, la reĝaj placoj de Katmanduo kaj Patano, la stupaoj de Svajambunath kaj Baŭdhnath, kaj la temploj de Paŝupatinath kaj Ĉangu Narajan. Dua kultura heredaĵo estas Lumbini. Plie estas la naturaj zonoj Everest Nacia Parko (1.148 km2) kaj Reĝa Ĉitaŭn Nacia Parko (932 km2),
kiun ni vizitos dum la ekskurso. Historio Dum sia historio de kelkmiljaroj Nepalo travivis diversajn reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Kiratoj, kiuj regis de la 9a jarcento a.K. ĝis la 1a jarcento p.K. Laŭ legendoj menciitaj de kronistoj, la Budho vizitis Katmanduon en la sepa reĝado de la sekva dinastio, la Liĉavioj, kaj la imperiestro Aŝoka venis al la valo kaj konstruis kvin stupaojn en kaj ĉirkaŭ Patano. Dank’ al tre granda surskribita ŝtona kolono konstruita tie, oni scias keAŝoka vizitis ankaŭ Lumbini. La Liĉavioj regis de siaj palacoj en Katmanduo de la 1a ĝis la 9a jarcento p.K. Neniu el tiuj konstruaĵoj restas, sed oni trovas epigrafojn kaj skulptaĵojn faritajn tiam diversloke en la valo. Post la Liĉavioj venis la dinastio Malla, komence unuigita sed poste disfalonta en tri regnojn. Ankaŭ dum tiu tempo tre riĉaj kulturaĵoj estis kreitaj, multe el kiuj ankoraŭ ekzistas. Poste venis la dinastio Ŝaha. De ĝia bazo en Gorka (100 km nordokcidente de Katmanduo) ĝi etendis sian potencon ĝis la valo de Katmanduo, kaj poste nuigis la tutan teritorion de Nepalo. Nun Nepalo estas senreĝa lando.
La valo de Katmanduo Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la valo de Katmanduo entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orientalokcidente kaj 19 km
nordalsude. Pasintece la valofundo estis kovrita de Historio La valo de atmanduo lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la
unuan loĝantaron. La valo havas grandan nombron da etnoj, el kiuj la nevaranoj estas la elstara. Tiuj establis la dinastion Malla kaj kreis ties imponajn artaĵojn. La urbo Katmanduo dekomence estis fandopoto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon − kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj skribistoj, kaj post la
malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo.
Reĝa Ĉitŭan Nacia Parko – Lumbini – Pokhara Ĉitŭan Nacia Parko estas la plej fama ircelo en Nepalo por turistoj kiu volas ĝui ĝangalan naturon.
Ĝi estis deklarita nacia parko en 1973, kaj en 1984, de UNESCO, monda naturheredaĵo. La parko ofertas protekton al 50 specioj da mamuloj inkluzive unukornajn rinocerojn, bengalajn tigrojn, leopardojn, bradipojn, sovaĝajn elefantojn, striitajn hienojn, gangajn delfenojn kaj arbarbubalojn. Estas almenaŭ 526 specioj da birdoj, 126 specioj da fiŝoj, 150 specioj da papilioj kaj 49 specioj da reptilioj en la parko. Aktuala studo montras ke triono de la nepalaj tigroj estas en Ĉitŭan. La
parko sterniĝas sur 332 km2 en la meze suda parto de la lando. La arbaro konsistas precipe el sal arboj, altaj arbedaj terenoj, malaltaj montoj, arkforma lagoj kaj sezone inunditaj ebenaĵoj. Lumbini Ŝakyamuni Budho naskiĝis en Lumbini, en la suda parto de Nepalo, antaŭ 2.500 jaroj. De
tiu tempo, Nepalo estas sankta loko por budhanoj. Lumbini esta malgranda urbo en la suda ebenaĵo, kie ruinoj de la malnova urbo ankoraŭ videblas. La Budho naskiĝis en reĝa familio. Lia patrino, la reĝino Maya Devi, sonĝis pri lia alveno. En ŝia sonĝo ŝi vidis blankan elefanton kun naŭ dentegoj venontan suben al ŝi de la ĉielo kaj eniranton ŝian korpon.
Kiam la tempo de la naskiĝo proksimiĝis, ŝi ekiris al la gepatra domo, laŭ kutimo de la tempo. Survoje ŝi naskis Sidhartha Gaŭtama en la ĝardeno de Lumbini. Ni vizitos templon dediĉitan al Maya Devi kaj
templojn konstruitajn de diversaj landoj en la mondo. Pokhara Kviete ripozante ĉe la piedo de la majesta Annapurna Himalajo, la valo de Pokhara staras je 827 metroj super la marnivelo. La samnama ĉefa urbo de la trankvila valo estas ĉarma ekirejo por pluraj famaj piedvagadvojoj.
La vidinda Pheva lago kaj la grandioza fiŝvosta pinto de Maĉapuĉre leviĝanta malantaŭ ĝi kreas etoson de paco kaj magio. La ĉirkaŭaĵoj inkluzivas dikajn arbarojn, sovaĝajn riverojn, klarajn lagojn kaj mondfamajn vidojn de Himalajo. Se Katmanduo estas la kultura centro de Nepalo, Pokhara estas ĝia aventura centro. De ĝi komenciĝas la klasikaj piedvojoj al Ĝomsom kaj la trisemajna Annapurna rondiro. Por nepiedvagantoj la valo ofertas montarajn vidindaĵojn kaj ekvidojn de la kampara nepala vivo. La turista centro ĉe la lagobordo etendiĝas ĝis la sudorienta limo de la valo. Tie oni povas ĝui la sunon, manĝojn, muzikon kaj aliajn distraĵojn. La vidindaĵoj de Pokhara valo : la montara fono,
Pheva lago, Seti Gandaki rivero, Mahendra kaverno, muzeoj ktp. Laŭtaga Program 26a de februaro : Alveno kaj enhoteliĝo 27a de februaro : Matena vizito al Baŭdhnath kaj Pasupathinath 28a de marto : Matena vizito al Svajambhunath kaj posttagmeza vizito al Patano 1-a de marto : Je la 7a
horo matene forlaso de Katmanduo por Ĉitŭan Nacia Parko ; ekskurso aletna vilaĝo posttagmeze kaj trankoto en Nacia Parko 2-a de marto :
Observado de birdoj antaŭ matenmanĝo. Kanota veturado kaj promenado antaŭ la tagmanĝo ; elefantrajdo kaj ĝangala promenade posttagmeze kaj tranokto en sama loko 3 a de marto : Ekveturo al Lumbini post la matenmanĝo, ekskurso en la ĉirkaŭaĵo de Lumbini templo kaj tranokto en
hotelo 4-a de marto : Vizito al Maya Devi templo kaj diversaj vidindaĵoj ; post la tagmanĝo veturo al Palpa kaj trankoto tie. 5a de marto : Matena ekskurso en Palpa, inkluzive al malnova palaco ; forveturo al Pokhara kaj tranokto tie 6a de marto : Je la 6a horo matene ekveturo al Sarangkot por
rigardi Annapurna kaj aliajn montojn ; posttagmeze promenado de la urbo Pokhara 7-a de marto : Reveno al Katmanduo kaj ripozo 8a de marto : Libera tago kaj adiaŭa vespero 9-a de marto : Foriro Kotizo : 1050 eŭroj por 12-tagaj ekskursoj, restadoj en bonkvalitaj hoteloj, tri manĝaĵoj ĉiujtage, cxiuj enirpagoj en diversaj lokoj kaj tutan transportadon.
Aliĝilo Aliĝilo al la 6a Speciala Ekskurso 2025 en Nepalo (de la 26-a februaro ĝis la 8-a de marto 2025) Familia nomo :
S-ro/S-ino........................ Persona
nomo :.................................... Adreso : Telefono (kun landa
kodo) : Profesio/fako : Naskiĝdato : Vegetarano : jes/ne Fumanto : jes/ne Mi
volas loĝi kun : ........... (bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere) Jen mi
aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tion
ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la 6-a
Speciala Ekskurso-komitato. Bankkonto : Bharat Kumar Ghimire, Account No.
0210013680600001, Kumari Bank Limited, Koteshwor, Kathmandu, Nepal ;
Swift Code KMBLNPKA. Subskribo........... Dato :................…
La menciita kotizo validas por dulita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron, bv. aldoni 300 eŭrojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn, loĝadojn,transportojn kaj enirpagojn dum la tuta
programperiodo. La programeroj povas ŝanĝiĝi pro neatenditaj kialoj. Bv. sendi la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio (adresoj sube) kaj samtempe pagi la kotizon. Nepala Esperanto-Asocio G.P.O Box 10518 Kathmandu, Nepal Telefono : 00977-9841273761