Espéranto Indre

Poster un message

En réponse à :

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1196 2024-11-16

dimanche 17 novembre 2024 par Nicole Blot

MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO POR TOLEREMO, 16 NOVEMBRO 2024
[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. La mesaĝo disponeblas en la angla kaj franca en la retejo https://esperantoporun.org. Same la afiŝo disponeblas, krom Esperante, angle kaj france. Dankon ! ]
Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago por Toleremo 2024. Toleremo estas nek indulgo nek indiferenteco : ĝi implicas respekton, akcepton kaj estimon de la homa diverseco. Ĝi postulas (laŭ la vortoj de la iama Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-Moon) investon je homoj, kaj plenumon de ilia plena kapablo per edukado, inkluzivo kaj novaj perspektivoj : ĝi bezonas agadon, instruadon, antaŭenigon kaj defendadon. Toleremo forte ligiĝas kun homaj rajtoj, tiel ke en toleremaj socioj, timo, malfido kaj marĝenigo estas anstataŭataj per plureco, partopreno kaj respekto pri diferencoj.
Sur tiu vojo gravas ne nur komunikado sed vera dialogo, kie ĉiuj aŭskultas unu la alian. Lingvoj estas la bazo por tia dialogo, kaj sekve lingva egaleco kaj aktivaj agadoj por superi lingvajn diferencojn estas fundamento por interkompreniĝo. Por antaŭenigi toleremon kaj homajn rajtojn, nepras respekti lingvajn rajtojn kaj diferencojn, kaj trovi vojojn al lingva egaleco.
Kiam oni lernas aliajn lingvojn, oni esprimas akceptemon de aliaj homoj kaj kreas kondiĉojn por dialogo. Dialogo siavice implicas ne nur sinesprimon sed ankaŭ aŭskultadon : dudirekta egaleca komunikado estas fundamenta elemento de toleremo kaj de komuna pozitiva agado.
Per la internacia lingvo Esperanto, kiu en si mem favoras dialogan egalecon, ni antaŭenigas toleremon kaj estimon inter homoj de malsamaj popoloj. Tiel ni celas pli justan kaj pli harmonian socion en la spirito de Unuiĝintaj Nacioj kaj de ĉiuj kiuj celas pacan kunlaboron por alfronti la defiojn de nia hodiaŭa mondo.

toleremo 24

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs :

Suivre la vie du site fr    ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License