Karaj kolegoj kaj amikoj,
La nova, almanaka numero de Lumo estas havebla nun ! Se vi bonŝanciis partopreni la Vankuveran kongreson de 1984, vi eble estos aparte ĝoja legi ĝin kaj rememori pri kio okazis antaŭ 40 jaroj ĉi-jare. Se vi ne partoprenis ĝin, jen vi havos la ŝancon partopreni ĝin spirite kaj malkovri la rakontojn pri tiu unika evento en Kanado. Sed la vankuvera UK ne estas ĉio, kion ni preparis ! Estas raportoj el Afriko, Skotlando, Usono kaj, kompreneble, el Kanado, pri niaj propraj eventoj. Legu la artikolon pri interesega Esperanto-kolekto en Kalifornia Ŝtata Universitato, Dominguez Hills, kie okazis Usona Landa Kongreso. Kaj pli, pli, pli, en la rekorde ampleksa (111-paĝa !) LumEGo !
Rekta ligilo al tiu numero : https://esperanto.ca/wp-content/uploads/2024/11/Lumo_2024_2.pdf Pluraj numeroj de Lumo estas disponeblaj tute senpage al la legantoj en la retejo de Kanada Esperanto-Asocio : https://esperanto.ca/lumo/
Bonajn (baldaŭajn) Zamenhof-tagon kaj bonajn jarfinajn festojn !
Amike, Ĵenja Amis, la redaktoro