KONFERENCO “UNESKO KAJ ESPERANTO : 70 JAROJ DA KUNLABORO POR LINGVAJ HOMAJ RAJTOJ” OKAZOS EN MONTEVIDEO OMAĜE AL LA 70-JARIĜO DE 1-A REZOLUCIO DE UNESKO PRI ESPERANTO
La 10-a de decembro 2024 estos grava tago por Esperanto, ĉar ĝi markos la 70-an datrevenon de la Rezolucio de Montevideo, la unua kaj plej signifa oficiala agnosko de Esperanto fare de Unesko. La Rezolucio, akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en la urugvaja ĉefurbo en 1954, rekomendis al la Ĝenerala Direktoro de Unesko sekvi la evoluon de la uzado de Esperanto kaj agnoskis, ke la atingoj de la Esperanto-movado “respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko”.
Por festi la 70-jariĝon kelkaj agoj estas planataj. Ĉefe okazos la Konferenco “Unesko kaj Esperanto : 70 jaroj da kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj” la 10-an de decembro 2024 ekde la 9-a horo laŭ la loka tempo (UTC-3, 12-a horo UTC) en la impona Parlamenta Palaco de Montevideo, kie okazis ankaŭ la historia Ĝenerala Konferenco de 1954. La konferenco okazos danke al la klopodoj de Urugvaja Esperanto-Societo (UES), landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kun subteno de UEA, TEJO, ILEI, Eurokka kaj landaj organizoj en Ameriko. Tiu festkonferenco inkluzivos paroladojn, surlokajn kaj retajn prelegojn, elmontradon de dokumentaj filmoj kaj artajn prezentaĵojn. Interesitoj estos bonvenaj surloke aŭ rete (detaloj pri tio aperos ĉe https://eventaservo.org/e/Montevideo70). Aldone aperos artikoloj en la revuo Esperanto kaj estos programeroj pri la rezolucio kaj ties historia fono dum la 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) – aliĝo estas senpaga por individuaj membroj de UEA ĝis la 13-a de novembro, kaj eks-membroj ĝuas specialan oferton kun duobla aliĝo al UEA 2024+2025 kaj tuja senpaga aliĝo al la VK : https://vk.esperanto.net.
Historio : La Rezolucio estis rezulto de longa kaj persista laborado de UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj kolektis kaj transdonis al UN petskribon favore al Esperanto, subskribitan de preskaŭ 900 mil personoj kaj reprezentantoj de preskaŭ 500 organizaĵoj kun entute pli ol 15 milionoj da membroj. Tiu peticio, sendita al UN en 1950, postulis, ke UN studu la lingvan problemon en la mondo kaj la eblan rolon de Esperanto por ĝia justa solvo. Ĝi tamen ne estis traktita de UN, sed transdonita al Unesko. Nia observanto ĉe la Ĝenerala Konferenco de 1954, Ivo Lapenna, tiama estrarano de UEA, ne havis grandajn esperojn pri la sukceso de la afero. Tamen la situacio surprize ŝanĝiĝis, kiam la meksika delegitaro, impresita de la ekspozicio pri Esperanto, kiu estis aranĝita kaj de lokaj esperantistoj kaj de UEA, proponis projekton de rezolucio, kiu rekomendis al la membro-ŝtatoj kuraĝigi l ! a uzon de Esperanto. Post multaj diskutoj kaj kompromisoj la Rezolucio estis akceptita de la pleno de la Ĝenerala Konferenco la 10-an de decembro 1954, vendrede posttagmeze, sed kun malpli radikala teksto, sen la rekomendo al membro-ŝtatoj. La Rezolucio tamen estis granda venko por nia movado, ĉar post ĝi UEA akiris oficialan kaj konsultan statuson ĉe Unesko.
Por pli detala historio kaj diskutoj aliĝu al la 5-a VK (https://vk.esperanto.net), sekvu la revuon Esperanto kaj rezervu la 10-an de decembro por la konferenco. Tiu agado estas subvenciata de la Fondaĵo Ameriko de UEA, pro kio donacoj ankaŭ bonvenas : https://uea.org/alighoj/donacoj/ameriko. La rimedoj estos uzitaj por subteni la konferencon surloke, sed ankaŭ por venigi kernajn kunlaborantojn el najbaraj landoj. Laŭ la nunaj kalkuloj necesos arigi ĉirkaŭ 3000 EUR por okazigi la eventon plensukcese. La organizantoj antaŭdankas al ĉiuj donacintoj. Tiuj estos agnoskitaj en la Oficiala Inform ! ilo de la revuo Esperanto. Se okazos tio, ke venos pli da donacoj ol bezonate, la restanta sumo aldoniĝos al la Fondaĵo Ameriko por subteni aliajn gravajn agadojn.
Aldone, kunlabore kun la Komisiono de UEA pri Eksteraj Rilatoj estas preparataj afiŝoj kaj materialoj por diskonigo nacilingve de tiu okazo. Tiucelaj materialoj troviĝas ĉe la retejo https://esperantoporun.org/eo/elementor-13079/ (Esperanto Por UN). Ĉi tiu 70-jariĝo estas grava okazo por omaĝi la homojn kiuj estis enplektita en ĉi tiu atingo (tre speciale la tiamajn membrojn de la urugvaja movado, kies rolo meritas pli vastan rekonon) kaj rememori la historion kaj signifon de tiu dokumento, kiu reprezentas la komunajn celojn kaj idealojn de Unesko kaj Esperanto : konstrui pacon en la mondo per kulturo, edukado kaj scienco.