Karaj geamikoj,
Post 15 tagoj, la 10an de novembro, komenciĝos la 90a Internacia Esperanto-Sumoo dum du semajnoj. Mi atendas vian aliĝon.
Por novuloj :
Dum 2 semajnoj ni, la partoprenantoj, ĉiun tagon legos la libron, kiun ni elektas, kaj kvanton da paĝoj, kiun ni mem decidas, kun 300 esperantistoj tra la mondo. En la solidara cirkonstanco ni povas ĝui legadon de Esperanto-libroj. Tiu sumoo estas la plej granda leg-movado en la homa historio, danke al Esperanto kaj interreto. Mi atendas vian partoprenon.
Se vi volas partopreni en la sumoo, sendu al mi
Viaj vera nomo, sumoo-nomo, urbo, lando, retadreso
Titolo de legota libro kaj legota paĝo(j) por unu tago
Pli detale vizitu nian retejon :
http://www.esperanto-sumoo.pl/
HORI Jasuo
Retadreso : hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp