Por Eŭropo-Demokratio-Esperanto, mi faris kalendarojn de la lerneja jaro 2023-2024, ĉar tiu jaro ankaŭ estas jaro de eŭropa baloto, kaj de la eŭropa kongreso de Esperanto en Strasburgo. Tiuj kalendaroj estas en Esperanto, sed eble ili povas utili al ne-esperantistoj, ĉar en ĉiuj lingvoj estas 12 monatoj, kaj semajno havas 7 tagojn. Do eble tiuj kalendaroj povos interesi homojn ekster Esperantio por plani agadojn dum la jaro, eĉ por sporto aŭ muziko.
Do mi proponas :
– dosierojn en Calendriers 2023-2024 - Europe Démocratie Espéranto (e-d-e.fr)
https://e-d-e.fr/Calendriers-2021 ; la plej utila estas Calendrier compact perpétuel (e-d-e.fr)
https://e-d-e.fr/IMG/pdf/kalkompakt_eo.pdf
– se vi deziras tiun kompaktan kalendaron, mi jam presigis multajn, do mi povas sendi al vi perpoŝte
– se vi ne deziras reklamon por EDE, eblas preni la dosieron .ods, kaj modifi ĝin por reklami por alia asocio aŭ organizo, kaj printi la rezulton.
Amike
Pierre Dieumegard