Pasintsemajne aperis la junia (somera laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto “La Ondo de Esperanto” (2024, №320). Sur ĝiaj 136 paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol sesdek tekstoj, garnitaj de multaj ilustraĵoj. Konatiĝu kun ĉi tiu ampleksa, bunta kaj riĉe ilustrita eldono (kaj decidu pri abono, se vi ankoraŭ ne abonas ĝin) — https://sezonoj.ru/2024/07/ondo-129/