Espéranto Indre

Poster un message

En réponse à :

Verku kun Bobelarto !

samedi 6 juillet 2024 par Nicole Blot

Nia lasta gasto antaŭ la dumonata paŭzo de sesioj estos Karina Oliveira ! [legosalono]

Saluton en la mondo de Bobelarto ! Dankon ke vi estas ĉi tie, en la plej mojosa angulo de literaturamantoj ! 📖
Karina Oliveira de Kontakto gastos ĉe ni !
La 8-an de junio, ĉi sabate, alvenos la lastaj sesioj de la legosalono antaŭ ni prenas dumonatan paŭzon por finprepari la trian novelaron de la Interkultura Novelo-Konkurso antaŭ la Universala Kongreso en Aruŝo ĉi aŭguste.
Por tiu ĉi speciala evento ni bezonas inviti specialan gaston. Konata ankaŭ kiel librulino, Karina Oliveira, la ĉefredaktoro de Kontakto, fermos la vicon de la tria jaro de Bobelarto-legosalonoj. Ŝi ankaŭ estas freŝa ĵuriano de INK.
Vi havos la ŝancon demandi ŝin pri la spertoj de la pasintaj monatoj de redaktado. Kiajn artikolojn, temojn Kontakto bezonas ? Ĉu vi mem volas sendi ion por aperigo en ĝi ? Jen estos via ŝanco ekscii la detalojn kiel fari tion.
Karina partoprenos la unua sesion de la tago je 8:00 UTC.
Ni renkontiĝas trifoje dum sabato. La tri legosalonojn ni okazigos je 8:00 UTC, 12:00 UTC kaj 16:00 UTC. Kontrolu la UTC-tempon en la retejo https://time.is/eo/UTC por vidi kioma horo estas ĉe vi !
Ni legos la kvaran numeron de Kontakto el 2023. Se vi rigardos la enhavon, vi certe trovos inspiron por la kvara eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso. Ankoraŭ ne malfruas ekverki viajn novelojn. 😏https://mcusercontent.com/e5fa29767...
Jen via ekzemplero de la numero : Numero 2023:4 de Kontakto ! https://mcusercontent.com/e5fa29767...


modération a priori

Ce forum est modéré a priori : votre contribution n’apparaîtra qu’après avoir été validée par un administrateur du site.

Qui êtes-vous ?
Votre message

Pour créer des paragraphes, laissez simplement des lignes vides.

Lien hypertexte

(Si votre message se réfère à un article publié sur le Web, ou à une page fournissant plus d’informations, vous pouvez indiquer ci-après le titre de la page et son adresse.)

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs :

Suivre la vie du site fr    ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License