Estimataj anoj de SYM,
Bonvolu trovi ĉi-kune la inviton al la Ĝenerala Asembleo 2024, kiu okazos la 21an de junio.
Se vi ne povos ĉeesti la Asembleon, ni petas vin nepre sendi (rete aŭ paperpoŝte) rajtigilon, tiel ke la kvorumo estu ja atingita.
Se vi ne havas precizan ideon, ni konsilas ne skribi nomon de rajtigito : la sennomaj rajtigiloj estos disdonitaj al la ĉeestantoj.
Vi bedaŭrinde rimarkos, ke mankas la kutimaj akompanaj dokumentoj (protokolo de la pasintjara Asembleo kaj financa raporto). Ni dissendos tiujn kun aparta mesaĝo.
Kun amikaj salutoj,
La komitato de SYM