Espéranto Indre

Poster un message

En réponse à :

Forpasis Petras ČELIAUSKAS ( 1929 - 2024 )

samedi 8 juin 2024 par Nicole Blot

La 2-an de Junio, 2024 en Švėkšna en sia hejmo en 96-a vivojaro forpasis la plej elstara kaj eminenta nuntempa litova esperantisto Petras ČELIAUSKAS ( 1929.03.18 - 2024.06.02 ). Petras ČELIAUSKAS estis legenda personeco en Litovio - pedagogo, landesploristo, instruisto, muzeisto, vortaristo, historiisto, tradukisto, redaktoro, verkisto, publicisto, esperantisto. En chiuj tiuj terenoj li lasis signifajn spurojn. Kun Esperanto li konatighis en 1939. Li tradukis multajn famajn verkojn de litova literaturo en Esperanton. Dum 10 jaroj ( 1995 - 2005 ) li estis redaktoro de « Litova stelo ». Li estas autoro de du grandegaj vortaroj ( litova-Esperanta kaj Esperanta-litova ), de kelkaj aliaj libroj en Esperanto kaj en litova lingvo pri Esperanto. Aktive partoprenis pli ol 20 Baltiajn Esperanto-Tagojn. Partoprenis 8 Universalajn Kongresojn de Esperanto en diversaj landoj. Ekde 1999 li estis Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Liaj meritoj por Litova Esperanto-Movado estas nemezureblaj.
Ni chiuj kune funebras kaj kondolencas al liaj parencoj kaj proksimuloj.
Vikipedio en Esperanto pri Petras ČELIAUSKAS https://eo.wikipedia.org/wiki/Petra...
Vikipedio en litova lingvo pri Petras ČELIAUSKAS https://lt.wikipedia.org/wiki/Petra...
Artikolo pri Petras ČELIAUSKAS en novajhretejo « Mokslo Lietuva » okaze de lia 90-jarigho http://mokslolietuva.lt/2019/03/pet...


modération a priori

Ce forum est modéré a priori : votre contribution n’apparaîtra qu’après avoir été validée par un administrateur du site.

Qui êtes-vous ?
Votre message

Pour créer des paragraphes, laissez simplement des lignes vides.

Lien hypertexte

(Si votre message se réfère à un article publié sur le Web, ou à une page fournissant plus d’informations, vous pouvez indiquer ci-après le titre de la page et son adresse.)

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs :

Suivre la vie du site fr    ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License