Espéranto Indre

Poster un message

En réponse à :

Bruno Robineau - Alvoko al subtenado de la Kongreso en Tanzanio

mardi 14 mai 2024 par Nicole Blot

Saluton,
Vi scias ke la ĉi-jara Universala Kongreso de UEA okazos en Tanzanio venontan aŭguston. Grava evento ĉar unuafoje la UK estos en Afriko, kaj ni devas nepre fari ke ĝi estu granda sukceso. Bedaŭrinde, ĝis nun malmultaj eŭropanoj aliĝis.
Kial ? Pro timo iri al Afriko ? pro la altaj aviadilkostoj ?
Sed ankaŭ malmultaj afrikaj esperantistoj, eĉ malmultaj Tanzanianoj, enskribiĝis. Kial ? Pro la altaj vojaĝokostoj. Ĝenerale Afrikanoj ne povas partopreni en la kongresoj okazantaj en Eŭropo pro vizo-problemoj. Estas bedaŭrinde ke ankoraŭ ĉi-jare obstakloj, ne pro vizoj sed pro financoj, malebligas ilian partoprenon.
Mi mem (Bruno Robineau, -por tiuj kiuj ne konas min- dumviva membro de UEA, iama mondvojaĝanto, aŭtoro de la libro « Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo ») havos la ŝanĉon partopreni tiun kongreson. Per tiu mesaĝo mi alvokas vin ankaŭ aliĝi al tiu evento aŭ subteni finance la Afrikanojn por ke ili povu partopreni.
Ni, eŭropaj esperantistoj, devas konsciiĝi ke la releviĝo de la movado havos centron en Afriko, pro la juneco kaj entuziasmo de la afrikaj esperantistoj. Do estas necese stimuli la movadon en Afriko.
« Afriko nuntempe nombras 1,5 miliardon da homoj, duono el ili estas malpli ol 19 jaraĝa… Ni konsciĝu ke multaj el la nuntempaj gvidantoj de la esperanto-movado ne plu aktivos post jaroj, kaj rejunigo de nia movado estu jam nun grava celo por garantii ĝian pluan progreson. En la kontinento Afriko,kie abundas junuloj, ni kontribuu disvastigi Esperanton por entuziasmigi novan generacion da portantoj de nia movado » skribas François Lo Jacomo en la aprila numero de la revuo Esperanto.
En aprilo, mi partoprenis studsemajnon en Greziljono (Francio) kun Duncan Charters. Kadre de tiu kurso estis organizita video-renkontiĝo kun la lokaj organizantoj en Tanzanio por interŝanĝi pri la kulturaj aspektoj de la gastiganta lando. Tio ankoraŭ pligrandigis mian emon viziti Tanzanion.
Krome mi ricevis retmesaĝon (ĉi-suban) de la Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Costantine Mashauri. Pro tio mi skirbas al vi hodiaŭ. Legu ĝin kaj :
Vi povas ankoraŭ aliĝi al la UK : https://uea.org/kongresoj ; krome estos unika okazo malkovri landon kun 120 etnoj kiuj kunvivas pace, kaj kompreneble partopreni mirindan safarion (vidu la proponitajn ekskursojn en la parkoj Serengiti, Ngorongoro…) ; https://uea.org/pdf/DuaBulteno2024_...
Se bedaŭrinde vi ne povas vojaĝi al Tanzanio, mi kuraĝigas vin donaci monon por ke esperantistaj Afrikanoj partoprenu la UK-on, pere de la fondaĵo : https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko kun la noto : « por la UKo en Tanzanio »
Mi mem tion faris persone ; kaj « Centre Culturel Nantes Esperanto » donacis 300 € tiucele. Kiom ajn vi aŭ via asocio povas donaci, partoprenu konkrete…
Mi ĝojos renkonti vin en Arusha aŭ renkonti tie Afrikanojn kiuj povus partopreni dank’al via financa helpo.
Kun miaj sinceraj dankoj,
PS / Por scii pli pri Tanzanio, mi sugestas kelkajn librojn (en la franca) : « Tanzanie Zanzibar » Ed. Bibliothèque du voyageur Gallimard – Guide « Tanzanie et Zanzibar » Ed. Lonely Planet – « Tanzanie, manger d’abord » de Bernard Joinet – Ed. Karthala.
Bruno Robineau
https://nantes-esperanto.fr/accueil/


modération a priori

Ce forum est modéré a priori : votre contribution n’apparaîtra qu’après avoir été validée par un administrateur du site.

Qui êtes-vous ?
Votre message

Pour créer des paragraphes, laissez simplement des lignes vides.

Lien hypertexte

(Si votre message se réfère à un article publié sur le Web, ou à une page fournissant plus d’informations, vous pouvez indiquer ci-après le titre de la page et son adresse.)

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs :

Suivre la vie du site fr    ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License