La mondaj kristanoj kongresos en Pollando
La 72-a Kristana Esperanto-Kongreso de KELI, okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2023 en la naskiĝloko de Ludoviko Zamenhof, Bjalistoko, Pollando. Ĝi okazos en la Porpastra Seminario situanta en la urbocentro. La kongresa temo estas "Dialogo inter religioj".
La organizantoj KELI, Fondumo Zamenhof kaj Bjalistoka Eo-Societo deziras montri al vi multreligiecon kaj multkulturecon de la regiono Podlaĥio, ankaŭ dum la kongresaj kunsidoj ekster la urbo :
· Pri hebreoj en la pitoreska urbeto Tykocin plena de hebreaj spuroj
· Pri ortodoksuloj en la fama urbeto Supraśl
· Pri katolikoj en la sanktejo Sankta Akvo
· Pri islamanoj en Kruszyniany
· 2 tagojn ni oferos al la katolika kaj aliaj religioj surloke. Pli da informoj ĉe : https://espero.bialystok.pl/eo/keli/?v=9b7d173b068d