Karaj kolegoj kaj amikoj,
Iam antaŭe mi sendis al pluraj el vi la numerojn de La Riverego, la revuo de Esperanto-Societo Kebekia. Nun La Riverego kuniĝis kun Lumo, la revuo de Kanada Esperanto-Asocio, kaj do estas unu revuo (Lumo), de du asocioj : KEA kaj ESK. Tiu ĉi numero estas bunta kaj (…)
La Akademio de Esperanto per jeso de 86% el la voĉdonintoj aprobis la deklaron pri la Esperanta litero “ŭ”. Legu la deklaron en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/akademio-20/
La mondaj kristanoj kongresos en Pollando
La 72-a Kristana Esperanto-Kongreso de KELI, okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2023 en la naskiĝloko de Ludoviko Zamenhof, Bjalistoko, Pollando. Ĝi okazos en la Porpastra Seminario situanta en la urbocentro. La kongresa temo estas "Dialogo inter (…)