Espéranto Indre

La novjarfesta eldono de La Ondo de Esperanto

mardi 21 janvier 2025 par Nicole Blot

Antaŭ du semajnoj aperis la decembra (vintra, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto “La Ondo de Esperanto” (2024, №322). En la 140-paĝa novjarfesta eldono estas sepdeko da tekstoj : intervjuo kun Stela Besenyei-Merger, la Esperantisto de la Jaro kaj rilata materialo ; 33 artikoletoj pri esperantista aktivado en la mondo kaj aliaj tekstoj ligitaj kun Esperanto ; la unua ĉapitro de la grava verko “Pri libereco” de John Stuart Mill, kiun tradukis kaj antaŭparolis Bo Sandelin ; ses rakontoj de Valentin Katajev kadre de la projekto “Rusa Novelaro 2” ; poemoj de ok poetoj el Kantabrio, kolektitaj kaj tradukitaj de Miguel Fernández ; originala novelo de Paulo Sérgio Viana ; artikolo de Wolfgang Kirschstein pri la korea verkistino Han Kang, laŭreato de la literatura Nobelpremio 2024 ; recenzoj pri du literaturaj kaj unu muzika verko ; humuraĵetoj pri sporto, “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” plukitaj de István Ertl.
Legu pli pri ĉi tiu ampleksa kaj riĉenhava novjarfesta eldono de “La Ondo de Esperanto” en la samtitola novaĵretejo ĉe https://sezonoj.ru/2025/01/ondo-137/
La baza abontarifo (15 eŭroj) ne ŝanĝiĝas dum pluraj jaroj.
Pri la pagmanieroj legu ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Bonan jaron 2025 kun “La Ondo de Esperanto” !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License