Espéranto Indre

Bouresse - Promenado tra naturo kaj Vikipedio Junio 17a-21a

mardi 21 mai 2024 par Nicole Blot

http://kvinpetalo.org/?lang=fr
Junio 17a-21a
Promenado tra naturo kaj Vikipedio
Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.
Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.
Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.
Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo « Sciencoj kaj Tekniko » de la Atesto pri Kapableco de FEI.
Alain Favre

alain Favre

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des associations françaises  Suivre la vie du site Kvinpetalo Centre culturel de Bouresse   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License