Espéranto Indre

Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2024, - Danco kaj Paco kundivide

mercredi 8 mai 2024 par Nicole Blot

Okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2024, grupo de NROj partneraj de Unesko (inter kiuj UEA) prezentos programon kun interalie kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por la paco. Se vi pretos kontribui (sendi duminutan filmeton de via danco por la paco), bonvolu aliĝi pere de la retejo :
https://danse-paix2024.org/eo/
Bonvolu diskonigi tiun ĉi informon al ĉiuj, kiuj povus esti interesataj, esperantistoj aŭ ne. Filmado de duminuta danco estas facila afero, kiu ne postulas vojaĝon nek verajn elspezojn. En septembro ni organizos eventon en Parizo, dum kiu oni (interalie) prezentos la ricevitajn filmetojn.
Amike,
François LO JACOMO 06 80 88 53 27


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License