La Ondo de Esperanto : 2200 tagoj da ĉiutaga informado
samedi 17 janvier 2026
par
Dum 2200 sinsekvaj tagoj, ekde la 1a de januaro 2020 ĝis nun, en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Nun en la retejo estas 4255 tekstoj, kiujn garnas 5512 ilustraĵoj.
Legu pli pri la retejo kaj vidu la liston de la plej legataj tekstoj ĉe https://sezonoj.ru/2026/01/ondo-153/
Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton “La Ondo de Esperanto”. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2026.
Accueil |
Contact |
Plan du site
| Se connecter |
Statistiques du site |
Visiteurs :
0 /
