Prezidanto Fernando Maia Jr. - Bondeziroj okaze de la jarfino de UEA
dimanche 28 décembre 2025
par
Estimataj, karaj amikoj,
Proksimiĝas la jarfino... Post sep tagoj !...
Dume multaj festas !... Okaze de tiuj specialaj tagoj mi bondeziras al vi ĝojajn momentojn. Ili estu momentoj de reunuiĝo, renoviĝo, por ke ni povu plu iri esperoplenaj. Ni multon trapasis, venkis - kaj venkos.
Multe ĝuu, sed ankau ripozu, refortiĝu, zorgu pri vi kaj la viaj. Paco en niaj koroj, amo en niaj revoj, kuraĝo en niaj gestoj, espero en nia vizio. Dankon pro via amikeco kaj kunlaborado ! Ni restu kune.
Kore kaj samideane,
Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Prezidanto
– Subtenu la laboron de UEA per membriĝo :
https://uea.org/alighoj/alighilo
