UK - Kie kongresi en 2027
vendredi 26 septembre 2025
par
Post Brno (2025) kaj Graco (2026) la Estraro de UEA preferas, ke en 2027 la UK okazu ekster Eŭropo. Ĉar dum la postpandemiaj jaroj UK jam okazis en Ameriko (Montrealo, 2022) kaj Afriko (Aruŝo, 2024), UK-112 verŝajne okazu en Azio aŭ Oceanio. “La Ondo de Esperanto” publikigis demandilon kun listo de 12 aziaj kaj oceaniaj landoj kun relative forta movado. La demandilo estos respondebla ĝis la fino de septembro.
Ni petas respondi : en kiu el ĉi tiuj landoj vi preferus kongresi en la 2027a jaro ?
La demandilo estas ĉi tie https://sezonoj.ru/2025/09/demandilo/
Accueil |
Contact |
Plan du site
| Se connecter |
Statistiques du site |
Visiteurs :
0 /
