Hori Jasuo - Aeratako al mia urbo Maebaŝi
Karaj geamikoj,
La 5an de augusto 1945 mia urbo Maebaŝi estis aeratakita de usonaj bombaviadiloj kaj la urbo estis tute detruita kun preskau 600 mortoj. En la lasta jaro, memore al tiu tago Pacorganizo en mia urbo eldonis Bildteatron pri tiu katastrofo. Nia Esperanto-klubo komencis traduki la rakonton en Esperanton tuj post ĝia eldono kaj lastan semajnon ni finis la tradukadon. Hodiau mi sendos la tekston kun bildoj al vi.
En la mondo ankorau okazadas similaj katastrofoj. Mi esperas, ke ĉiu lernos de la pasinta katastrofo kaj ekmovados por paco.
Mi esperas, ke vi montros tiun ĉi bildteatron en via klubo, kaj se eblas, montros al la publiko.
HORI Jasuo
fr
Nouvelles des clubs dans le Monde
Des nouvelles du Japon
?
