Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1178 2024-08-08

dimanche 11 août 2024 par Nicole Blot

KONTRIBUU POR KE ĈIUJ LIBROJ KAJ VAROJ DE LA KONGRESA LIBROSERVO RESTU POR AFRIKO !
Pro diversaj transportaj defioj la kongresa libroservo de la historia 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), la unua UK en Afriko, estis pretigita danke al multe da klopodo kaj kunlaboro inter esperantistoj el la tuta mondo. Laŭ siaj ebloj diversaj kolegoj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Azio, Ameriko kaj Afriko mem, persone kunportis la librojn kaj varojn por redukti la kostojn - kio ebligis starigi interesan libroservon por la kongresanoj, kun cento da titoloj, aldone al varoj kiel kompaktdiskoj (daŭre uzataj en Afriko) kaj ĉemizoj.
Komuna celo nun estas, ke tiuj venigitaj libroj kaj varoj ne devu reveni - sed restu por Afriko. Ĉeestantaj kongresanoj jam estas plurokaze instigataj, krom aĉeti por si, ankaŭ kontribui : oni povas surloke mem akiri varojn kaj proprainiciate donaci al same ĉeestantaj kongresanoj ; aĉeti kaj lasi en la libroservo, por ke la organizteamo distribuu al subtenitaj homoj ; aŭ simple kontribui per mono por ke la organizteamo elektu kaj distribuu la venintajn varojn.
Sed ankaŭ vi, kiu ne povis veni al la 109-a UK, povas kontribui. Ĉiuj, kiuj volas kontribui al tiu agado, bonvenas donaci al Fondaĵo Afriko (https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko) - donacoj senditaj al ĝi estos uzataj ankaŭ por ebligi, ke ĉiuj libroj kaj varoj estu donacitaj por ĉeestantaj subtenitoj.
UEA sukcesis venigi pli ol 200 subtenitojn al tiu ĉi UK, kovrante aliĝon, transporton, loĝadon kaj manĝadon. Kial ne nun ankaŭ literaturon ?! Via donaco al la ĝenerala kaso estos parto de tiu historia momento, pro kio ni tre esperas je via aliĝo al tiu agado. Asante sana ! Koran dankon !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License