Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1176 2024-08-04

lundi 5 août 2024 par Nicole Blot

109-A UK, ARUŜO : DEK UNU PREMIOJ DISDONITAJ DE LA TRIA INTERKULTURA NOVELO-KONKURSO
La trian eldonon de la Interkultura Novelo-Konkurso, kiun organizas ALE kun la aŭspicio de UEA, partoprenis 1100 konkursantoj el 48 landoj. Alvenis 1330 konkursantaj noveloj. La ĵurio disdonis entute dek unu premiojn : kvin en la sperta kaj kvin en la komencanta kategorioj. Ĝi ankaŭ decidis aljuĝi honoran mencion al la plej bona juna konkursanto.
La gajnintaj kaj finalistaj noveloj aperas en la freŝa novelaro La sekreta vivo de miaj najbaroj, kiu havas la titolon de la temo de la konkurso. Ĝin la teamo de Bobelarto prezentis dum la Universala Kongreso kadre de premioceremonio kaj legosalono. La novelaron eblas mendi tra la libroservo de UEA kaj la eldonejo KAVA-PECH.
La ĵurio konsistis el ses elstaraj membroj de la movado : Heidi Goes, Ahmad Mamduhi, Paŭlo Moĵajevo, Karina Oliveira, James R. Piton kaj Anna Striganova.
Jen la gajnintoj de la tria eldono :
Sperta kategorio
Vincenza Giubilei – Italio
La najbaro (Il vicino di casa)
Salvatore Amato – Unuiĝinta Reĝlando
La gusto de libereco (Il sapore della libertà)
Jorge Rafael Nogueras – Portoriko
… kaj la fenestroj, okulojn
Ekaterina Irtegova (Екатерина Иртегова) – Rusio
Nervozaj rozoj (Нервные розы)
Davide Bacchilega – Italio
La luantino supre (L’inquilina del piano di sopra)
Komencanta kategorio
Leila Mohammad Alizadeh Niku (لیلا محمدعلی زاده نیکو) – Irano
Reviviĝo (احیا)
Gelia Alekseeva (Гелия Алексеева) – Ukrainio
Ora sablo (Золотой песок)
Anastasia Vashenko (Анастасія Ващенко) – Ukrainio
Laŭ la spuro de paneroj (По сліду хлібних крихт)
Elisabetta Cammarata – Italio
La klaŭno (Il pagliaccio)
Evgenij Mirmovich (Евгений Мирмович) – Rusio
Korvaĉo (Карга)
Honora mencio (la plej bona juna verkisto)
Gerard Fondevila Carreras – Hispanio
La nokto de malkovroj (La nit dels descobriments)
Universala Esperanto-Asocio gratulas ĉiujn gajnintojn pro iliaj verkoj kaj Akademion Literaturan de Esperanto kaj Bobelarton pro la organizado de la konkurso. Verkistoj estas invitataj partopreni la aktualan kvinan eldonon de la konkurso. Ĉiuj detaloj troviĝas ĉe https://bobelarto.ink/konkurso/


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License