Espéranto Indre

Komuniko Espéranto-France kaj Espéranto-Jeunes

samedi 13 juillet 2024 par Nicole Blot

Karaj gesamideanoj kaj amikoj de Esperanto,
Ne estas kutimo de nia asocio komuniki dum politikaj balotoj. Estas ja skribite en niaj statutoj ke « Espéranto-France estas neŭtrala rilate al ĉiuj opinioj, politikaj, filozofaj aŭ religiaj kaj rilate al ĉiuj sindikatoj. »
Sed estas ankaŭ skribite tuj poste :
« Esperanto-France estas solidara kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliĝas al ĝiaj principoj de justeco kaj frateco inter ĉiuj popoloj. Ĝi intencas certigi, ke ĉiuj principoj kaj reguloj estas respektataj en sia funkciado kaj en siaj agoj. Ĝia agado celas precipe forigi ĉian lingvan diskriminacion kaj ĉian malhelpon al komunikado rilate al artikoloj 2 kaj 19 de la menciita deklaro. La rajto al lingva egaleco, la rajto al digno kaj libereco kontraŭ diskriminacio en la kampoj de komunikado, edukado kaj kulturo estas konsiderataj de Espéranto-France kiel apartaj homaj rajtoj. »
Sekve de tio ni konsideras ke ni ne povas silenti dum la nuna situacio kiam aperas granda risko de enposteniĝo de politika partio kies programo kaj deklaroj klare montras ke ĝia atingo de la povo grave endanĝerigus la valorojn kiuj estas je la fonto de la kreo de Esperanto kaj de ĝia disvolviĝo.
Esperanto naskiĝis laŭ la idealo de interkompreniĝo inter popoloj kaj religioj, kontraŭ malamo, diskriminacio kaj rasismo. Ni rememorigas publike ke tiuj valoroj estas helpo al amikeco kaj solidareco inter ĉiuj homoj senkonsidere de nacia, religia aŭ etna aparteno aŭ deveno - ĉu efektiva aŭ supozata. Historio kaj la pasinteco de niaj prauloj memorigas pri la bezonego de Homaj Rajtoj. Ni alvokas do al ĉiuj niaj samlandanoj voĉdoni kun respekto de tiuj valoroj.
Xavier Godivier prezidanto de Espéranto-France
Ines Elisabeth Kahin vic-prezidantino de Espéranto-Jeunes


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des associations françaises  Suivre la vie du site Esperanto France   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License