Espéranto Indre

Hori Jasuo - Tri temoj

dimanche 30 juin 2024 par Nicole Blot

1. Kursaro Horizonto 2024
Ekde la pasinta jaro, mi okazigas kursaron de Esperanto. La unua en tiu c^i
jaro okazis en Esperanto-Domo de Jacugatake de la 22-a ĝis la 24-a de
junio. La ĉi-jara temo estas « Elmigradoj de japanoj al eksterlando », kaj
ĉi-foje ni traktis Havajon. La naskig^o de la Havajaj Insuloj, la « malkovro »
de Havajo de brita esploristo Cook, la usona koloniado kaj industriigo de
sukerkano kaj aliaj produktoj, la kresko de japana enmigrado, la japanoj en
Havajo iĝis malamikoj de Usono dum la milito, kaj japandevenaj junuloj
aliĝis al Trupo 442 de Usono kaj batalis en Eŭropo kaj Okinavo, la nuna
situacio de japanaj usonanoj ktp en Esperanto. La foto montras grandan
paperan karpon, pri kiu mi parolis dum la kurso.
La sekva kurso temas pri « Japanoj elmigris al Manc^urio » kaj okazos ĉe
Esperanto-Domo de Jacugatake de la 20-a ĝis la 22-a de julio.
2. La aldonita artikolo estis publikigita en la junia numero de la
revuo “Esperanto” de UEA. Ĉi tiu artikolo estis verkita de Elena Popova el
Bulgario kaj redaktita de mi. Mi ne vere volis aperi en la revuo, sed Elena
persvadis min.
3. La alkroĉita foto estas manfaritaĵo, kiun mi faris, kaj la sakoj
estis faritaj el zono de kimono. La ŝnuro estas zono-ŝnuro. Mi fordonis ĝin
kiel premion por bingo en Jacugatake, kaj 4 homoj ĝoje portis ĝin hejmen. La
alia estas poŝtkartoj faritaj el s^tofo teksita en la urbo Kirjuu en mia
gubernio. Kiam mi estas laca, mi faras ion tian dum pauzo.
HORI Jasuo

artikolo
fisxo
verda
rugxa

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Des nouvelles du Japon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License