Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1169 2024-06-14

vendredi 21 juin 2024 par Nicole Blot

MESAĜO DE UEA AL UN OKAZE DE LA MONDA TAGO DE RIFUĜINTOJ, 20 JUNIO 2024
[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon ! ]
Rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj de nia hodiaŭa mondo. Krom fuĝi el persekuto, teroro, konflikto aŭ katastrofo, ili ofte ankoraŭ frontas danĝerojn survoje al rifuĝo kaj en la regionoj kie ili serĉas sekurecon. Tamen, rifuĝintoj estas homoj kaj havas homajn rajtojn : ili rajtas rekonstrui siajn vivojn. Kune ni povas garantii ilian sekurecon kaj subteni ilian ekonomian kaj socian inkluzivon. Kaj kune ni povas labori por elimini la kialojn de ilia fuĝado.
La nunjara temo de la Alta Komisiono de UN por Rifuĝintoj (UNHCR) estas : « Por mondo kie rifuĝintoj estas bonvenigataj ». Solidareco estas la ŝlosilo : en gastigaj landoj, solidareco por ricevi rifuĝintojn kaj helpi ilin prosperi en la nova komunumo ; internacie, solidareco por helpi fini konfliktojn kaj ripari naturajn katastrofojn, rekonstrui landojn, kaj subteni gastigajn landojn per bezonataj rimedoj.
La sperto esti rifuĝinto kaŭzas profundan senton de senpoveco. Filozofo Hannah Arendt¹, mem rifuĝinto, priskribis tiun senpovecon jene : « Ni perdis nian hejmon, kiu signifas la familiarecon de ĉiutaga vivo. Ni perdis nian okupon, kiu signifas la memfidon, ke ni iel utilas en ĉi tiu mondo. Ni perdis nian lingvon, kiu signifas la naturecon de reagoj, la simplecon de gestoj, la senafektan esprimon de sentoj. » [Arendt, We Refugees 1943]
Ĉar lingvo estas tiel baza en homa vivo, ĝi devas ricevi specialan atenton. Kie komuna lingvo mankas, la lingvo estas ofte la ĉefa baro por rifuĝintoj ; kie komuna lingvo ekzistas, ĝi povas esti malferma pordo kaj vojo al plena integrado. Ni pledas por urĝa atento al lingvaj homaj rajtoj de rifuĝintoj. Same kiel ĉiuj aliaj homoj, ili rajtu uzi siajn lingvojn, kaj rajtu lerni, aliri servojn, kaj partopreni publikajn diskutojn per siaj gepatraj lingvoj. Krome, ili rajtu lerni la lingvojn de sia nova hejmo.
Kiel komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, ni strebas por faciligi komunikadon, plifaciligi rilatojn inter homoj, kreskigi fortikan senton de solidaro kaj disvolvi komprenon kaj estimon. Mondo kie rifuĝintoj estas bonvenaj estas mondo kie ĉiuj lingvoj estas bonvenaj : ni konstruu kune tiun mondon.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License