Espéranto Indre

Hori Jasuo - Interesa japana festo

mardi 14 mai 2024 par Nicole Blot

Karaj amikoj,
Hodiau mi iris al la najbara urbo Kirjuu, kie okazas bazaro de antikvajxoj cxiun unuan sabaton de la monato. En la tereno de la templo, kie okazas tiu bazaro, mi trovis grandan karpon 3.3 metrojn longan kaj surprize faritan el papero. La vendisto rabatis gxin al 3000 enoj (20 euroj). Mi gxoje acxetis gxin. Vidu la foton. Mi forigos viran kaj knaban karpojn el la fosto kaj flugigos tiun paperan karpon. Mi estas gxojega pro tiu mirinda karpo, do vi ricevu mian gxojon.
Mi acxetis multajn aliajn, kiujn mi povos montri al vi iom post iom.
En la urbo iu grupo kantis kaj dancis la urban kanton. La foto estas iom nebula, sed la virinoj estas belaj.
HORI Jasuo

karpo
hisado de karpa familio

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Des nouvelles du Japon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License