La franca esperantista kastelo Greziljono invitas al siaj kursoj en 2025 :
2025-apr-18/27 : PRINTEMPAS, intensivaj kursoj por ekzamenoj kun 4 famaj instruistoj : gresillon.org/p
2025-jun-30/jul-10 : Maratona Esperanto-kurso kun 3 instruistoj, ankaŭ por blinduloj, kun Internacia E-Konferenco : (…)
La 19an de januaro aperis du-paĝa grandega artikolo en la tutlanda ĵurnalo Mainiĉi pri Verda Majo (s-ino HASEGAWA Teru), kiu agadis en Ĉinio antau la dua mondmilito. Ĉi edziniĝis al ĉina studento kaj sekrete translokiĝis al Ĉinio, kaj kune kun sia edzo agadis kontrau la japana invada milito en (…)
SENPAGE ELŜUTEBLAS LA DECEMBRA (2024) KAJ JANUARA (2025) NUMEROJ DE LA REVUO ESPERANTO
Libere elŝuteblas la n-roj 12/2024 kaj 1/2025 de la revuo Esperanto : uea.org/revuoj.
En la interesega n-ro 12/2024 la publiko trovas diversajn artikolojn, inter ili “Sepdek jarojn post Montevideo”, kiam (…)