PARTOPRENU RETOSON (27-30 OKTOBRO 2023)
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove organizas sian retan eventon Retoson (kunigo de ‘reta’ kaj ‘etoso’), okazonta de la 27-a ĝis la 30-a de oktobro 2023 : https://retoso2023.tejo.org/
La evento enhavos malaĉan programon, tre diversan (…)
KONTRAŬMILITA, PORPACA DEKLARO DE UEA, TEJO KAJ ILEI
La daŭre raportataj novaĵoj pri la aktuala konflikto en Mezoriento reliefigas la sekvojn de militoj por la popoloj de nia mondo, aparte kiam ankaŭ civiluloj estas trafitaj per morto kaj suferado pro vundiĝo aŭ manko de necesaj vivrimedoj. (…)
Karaj esperantistoj el eŭropaj landoj, kaj aparte el EU-landoj,
Viaj landaj asocioj ricevos baldaŭ inviton partopreni en komuna varba kampanjo por Esperanto kun eŭropa gusto. Mi petas vin tralegi la artikoleton, kiu aperis en la lasta numero de la revuo de UEA kaj influi viajn landajn asociojn (…)
Esperanto USA ĵus publikigis 50 filmetojn en Esperanto por la Bona Filmfestivalo. Vi povas spekti ĉiujn 50 (pli ol 2 horoj entute !) kaj voĉdoni por la plej ŝatataj klakante "ŝati" :
https://www.youtube.com/watch?v=3tBgnCB6cjc
Karaj,
Tempo rapide pasas. Jam estas la tempo por prepari la novembran sumoo-n. Mi atendas vian aligxon.
La 84-a, novembra Sumoo komencigxos la 12an de novembro dum 15 tagoj gxis la 26a. Mi atendas vian aligxon.
Recenzoj de septembro aperis en nia retejo. Vizitu gxin.
Nia retejo : (…)