Je la 3a de julio al la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kiu baldaŭ komenciĝos en Aruŝo (Tanzanio), aliĝis 829 personoj el 66 landoj. La Aruŝa UK superis ne nur la Bonaeran UKon kun 706 aliĝintoj, sed ankaŭ la Vankuveran, al kiu antaŭ kvardek jaroj aliĝis 802 personoj. Legu pli en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/afriko-37/