Saluton
Apud la staĝo botanika gvidata de Alain Favre, Catherine Kremer-Gallego proponas gvidi grupon de komencantoj aŭ progresantoj.
Post sia hematomo sur la mjelo, Catherine Kremer-Gallego trovis la funkcion "antaŭen" kaj revenis al Kvinpetalo por gvidi Esperanto-konversacian kurson. Ĉar la temo de la semajno por la spertaj esperantistoj estas botaniko, Catherine laboros pri la vortprovizo ligita al tiu ĉi temo. Ni parolos pri ĝardenado, plantoj ktp. Viaj spertoj estos bonvenaj ! Dum la restado ni kreos malgrandan libreton kaj herbarion. Bonvenon.!
Philippe Cousson
http://kvinpetalo.org/