Espéranto Indre

Poster un message

En réponse à :

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1159 2024-02-18

dimanche 10 mars 2024 par Nicole Blot

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1159 2024-02-18
NOVA TITOLO EN LA SERIO ORIENTO-OKCIDENTO : LA LIBRO DE LA MIL KAJ UNU NOKTOJ (N-RO 63)
La libro de la mil kaj unu noktoj (3 volumoj). Surbaze de la franclingva “Les mille et une nuit”, trad. el la araba de Antoine Galland (en 1704), esperantigis Daniel Moirand (Parizo, Espéranto-France, 2024). ISBN 9782957896158. Serio Oriento-Okcidento n-ro 63.
La historia eldonserio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de UEA, en Konsulta Partnereco kun Unesko, pliriĉiĝis per nova titolo : La libro de la mil kaj unu noktoj (en 3 volumoj). Daniel Moirand faris la tradukon en Esperanton el la libro Les mille et une nuits : contes arabes, kiun antaŭ 320 jaroj Antoine Galland preparis en la franca kaj publikigis, en 1704.
La traduko de Daniel Moirand estis kontrolita de Rob Moerbeek (Nederlando) kaj de Romano Bolognesi (Italio). Poste Rose-Marie Quintin (Francio) kontrolis la tutan tekston. Kiam Espéranto-France komencis labori pri la eldono, Marie-Roza kaj Pascal Vilain (Francio) denove kontrolis la tuton. La tradukinto aldonis, komence de la libro, klarigojn pri la titolo de la libro, la traduko de la propraj nomoj kaj kelkaj specifaj terminoj. Li ankaŭ aldonis etan biografion de Antoine Galland kaj prezenton de la ĉefaj eldonoj de la 1001 noktoj. Said Baluĉi verkis la antaŭparolon.
Entute la traduko en Esperanton reprezentos ĉirkaŭ 1500 ĝis 1600 paĝoj en A5-formato, laŭ la teknikaj detaloj de la libroj de la Serio Oriento-Okcidento. Ĉar la verko estas ampleksa, la libro estos publigikita en 3 volumoj. La teksto estos ilustritaj de multaj desegnoj, kiuj venas de la eldono publikigita de Hachette (Parizo) en 1865. Ilin desegnis Gustave Doré, Castelli, Foulquier, Gustave Roŭ, F. Pierdon, ktp.
Espéranto-France publikigos ĉi tiun libron, uzante presadon laŭ mendo. Tiu maniero eldoni prezentas multajn avantaĝojn kaj por esperantaj eldonejoj kaj por la legantoj. Laŭ la elektata eldonstrategio la legantoj povas facile aĉeti la libron, kiu tiam estas presita en iliaj aŭ najbaraj landoj. Tiu strategio reduktas sendokostojn kaj stokkostojn (inkluzive de okupota spaco, grava elemento rilate tiajn ampleksajn verkojn). Espéranto-France planas publikigi la libron en aprilo 2024 kaj prezenti ĝin okaze de la Eŭropa Esperanto-Kongreso, kiu okazos en Strasburgo de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024. Kunordigas la laborojn Emmanuelle Richard, nome de la Eldona Komisiono de Espéranto-France. Ĉiel ajn laŭplane la libro ankaŭ estos disponebla en la Libroservo de UEA.
UEA rekomendas, ke ĉiuj sekvu informojn pri tio en la rubriko Laste aperis : https://uea.org/via/retlistoj?listo=ls.
La serio Oriento-Okcidento estas la plej longedaŭra el ĉiuj kontribuoj de UEA al projektoj de Unesko, inaŭgurita en 1961. Ĝi kontribuas al la Unesko-Programo por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento. Pri la akcepto de novaj titoloj en la serion decidas la Estraro de UEA, sed en la eldonado povas partopreni eldonistoj plenumantaj la kvalitajn kaj teknikajn postulojn de la serio. La tuta listo de titoloj jam aperintaj en la serio troviĝas ĉe Vikipedio, en artikolo tenata kunlabore kun UEA : eo.wikipedia.org/wiki/Serio_Oriento-Okcidento. Pluraj el tiuj titoloj estas aĉeteblaj ĉe katalogo.uea.org/.
Vi ricevas la Gazetarajn Komunikojn kiel UEA-komitatano/Redakcio
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA : uea.org/aktuale/komunikoj
La rekta ligilo por la komuniko : https://uea.org/gk/1159


modération a priori

Ce forum est modéré a priori : votre contribution n’apparaîtra qu’après avoir été validée par un administrateur du site.

Qui êtes-vous ?
Votre message

Pour créer des paragraphes, laissez simplement des lignes vides.

Lien hypertexte

(Si votre message se réfère à un article publié sur le Web, ou à une page fournissant plus d’informations, vous pouvez indiquer ci-après le titre de la page et son adresse.)

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs :

Suivre la vie du site fr    ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License