
La Chaux de Fonds - Suisse- Lernejo « La Grande Ourse »
Saluton kara,
Jen alvenis denove la periodo, kiam nia lernejo malfermas siajn pordojn, ĉi-jare la 10an de majo. Kadre de tiu evento, ni organizas denove nian tradician maratonon por trovi subtenantojn al nia lernejo, por ke ĝi daŭre povu oferti siajn servojn al ĉiuj infanoj, eĉ al tiuj, kiuj venas el familioj kun tre modestaj financaj rimedoj.
En tiu ĉi letero vi trovos :
– folion por trovi miajn subtenantojn dum nia Maratonon por subteni la lernejon
(Bedaŭrinde jam nun certas, ke pro mia sanstato mi ne kapablos kuri, do mia kolegino kuros anstataŭ mi, sed tio ŝanĝas nenion por la subtenado.).
– invitilon al nia Malferma Tago, dum kiu estos pedagogia ekspozicio (kompreneble ankaŭ pri la instruado de Esperanto), diversaj aktivecoj, programoj, ebloj por manĝi, ktp.
– la afiŝon pri la Malferma Tago (la knabino sur la foto bone parolas Esperanton J, la knaboj bone lernas ĝin J)
/kaj por tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas :/
– klarigojn pri la maratono (pri la kieloj kaj kialoj, ĉiujn detalojn vi trovos en ĝi)
Se vi emas kaj povas helpi nin (eĉ se nur iomete), pormomente sufiĉos sendi al mi vian promeson (kaj eble ankaŭ tiun de viaj konatoj al kiuj vi parolos pri ĝi) kun :
– via nomo
– via adreso
– la sumo de la subteno
Post kiam ni finkuris la maratonon, mi rekontaktos vin por diri, kiumaniere vi povas sendi al ni vian subtenon. Per ĝi vi subtenos lernejon, kie Esperanto estas vere vivanta lingvo kaj via subteno kontribuos al tio, ke nia unika lernejo povu pluvivi malgraŭ multaj malfacilaĵoj. Koran antaŭdankon pro via helpo.
Ĝis la revido (eble) la 10an de majo, restu sana(j) kaj profitu el ĉio ebla en la vivo.
Mi elkore antaŭdankas vin pro la lego de mia letero kaj pro via eventuala subteno al nia lernejo.
Monika