
EEU vokas al agado : 9a de majo - raportoj - ZEOj
Alproksimiĝas la 9-a de majo kaj la eŭropaj esperantistoj ekpretiĝas por la evento.
La 9-a de majo estas la Tago de Eŭropo, kaj reprezentas por ni la plej favoran momenton por sinprezenti al la ekstera publiko per ago kaj interna kaj ekstera.
Kion mi celas ? Kiel vi scias, Eŭropa Unio decidis en la jaro 1985 adopti oficiale la finan movimenton de la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven (inspirita de la teksto An die Freude [Odo al ĝojo] verkita en la germana lingvo de Friedrich Schiller) kiel himnon de Eŭropa Unio (kaj de Konsilio de Eŭropo, ekde 1972). Ĝi ne havas oficialan tekston, por eviti lingvajn problemojn.
Tamen, Eŭropa Esperanto-Unio proponis tekston en Esperanto, verkitan de la antaŭa prezidanto de EEU Umberto Broccatelli, italo kaj forta subtenanto de eŭropa federaciismo.
1-a strofo
Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur ;
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun,
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid’ ;
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp’,
via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’.
2-a strofo
De l’ Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol’,
gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol’.
Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord’,
tio estas nia ĵuro : unu land’ kaj unu sort’.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj’ :
tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj’.
Ĉi sube troviĝas la muzika partituro.
La propono, simpla sed tre impresohava, estas la jena : la 9-an de majo ĉiuj Esperanto-grupoj, kluboj, rondoj, ktp ariĝu en publika loko (placo, aleo, parko, ks) kaj kantu la himnon en Esperanto ! Aldona kaj kerna ago povus esti disdono de flugfolio kun la Esperanta teksto al la (eventuala) publiko. Plusa aldona ago povus esti vid-aŭd-registrado de la kantado kaj posta sendo al la adreso sekretario.eeu@esperanto.org. Ni montru, kiom esperantistoj estas pli eŭropismaj ol la ordinaraj civitanoj ! Aparte speciala aranĝo atendatos dum la Aŭstria E-Kongreso en Graz, kie multege da kantemaj esperantistoj ariĝos kaj povos esti filmitaj en centra placo. Ni profitu tiun kernan eventon !