Espéranto Indre

EKO 2025-11 kaj 2025 13

samedi 29 mars 2025 par Nicole Blot

EKO 2025-11. Marto 11ktp...

EKO 2025-11
EKO 2025 13

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1224
2025-03-26

110-A UK, BRNO : LA DUA ALIĜPERIODO FINIĜAS LA 31-AN DE MARTO KAJ ALIAJ NOVAĴOJ
Pli ol 800 homoj el 59 landoj jam aliĝis al la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) - la plej granda evento por esperantistoj tutmonde ! Ĉi-jare ĝi okazos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto en Brno (Burno) en Ĉeĥio. Aliĝu ankaŭ vi ĉe uk.esperanto.net !
La dua aliĝperiodo finiĝas jam lunde - la 31-an de marto, poste la aliĝkotizo plialtiĝos. Individuaj membroj de UEA ĝuas rabaton, kaj se vi ankoraŭ ne remembriĝis en UEA, vi povas tion fari rekte per la UK-aliĝilo.
Eksciu ĉion pri la Kongreso en la Dua Bulteno ! Ĝi enhavas utilajn informojn pri Ĉeĥio kaj Brno, detalojn pri la alvenebloj, kongresejo, kongresa temo, provizora programo kaj kompreneble pri ĉiuj ekskursoj kaj hoteloj, kiujn eblas tuj mendi. Liberaj lokoj rapide elĉerpiĝas ! Aliru la Duan Bultenon ĉe uk.esperanto.net/2025/duabulteno.
La kongresanojn atendas multaj interesaj ekskursoj antaŭ, dum kaj post la Kongreso. Restas lastaj liberaj lokoj en la 4-taga antaŭkongresa ekskurso en Prago - la ĉefurbo de Ĉeĥio. Dum la postkongresa ekskurso vi havos la ŝancon viziti ankaŭ Slovakion kaj Aŭstrion. Eksciu pli pri tiuj ĉi kaj ĉiuj aliaj ekskursoj en la Dua Bulteno !
Jam eblas aliĝi al la Internacia Infana-Adoleskanta Kongreseto (IIK) ! Ĝi okazos samtempe kun la UK kaj proksime al la UK-kongresejo. La IIK estas perfekta ŝanco por viaj infanoj sperti Esperanton en internacia medio kaj trovi amikojn el la tuta mondo. Pliaj informoj kaj la aliĝilo ĉe iik.uea.org.
UEA invitas vin membriĝi en la Societo Zamenhof – mecenata fondaĵo, celanta doni financan apogon al UEA. Anoj de la Societo ricevas specialan cirkuleron de la Prezidanto de UEA kaj estas invitataj al aparta akcepto dum la Universala Kongreso. Membriĝu ĉe uea.org/alighoj/alighilo.
Por resti ĝisdata pri ĉiuj novaĵoj sekvu la UK-paĝojn en Facebook kaj Instagram kaj aliĝu al la aktiva Telegram-grupo. Ĝis la revido en Brno !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License