Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj N-ro 1129 2023-09-16

vendredi 29 septembre 2023 par Nicole Blot

A VIRTUALA KONGRESO DE ESPERANTO (23-26 NOVEMBRO 2023) : JAM EBLAS ALIĜI KAJ PROPONI PROGRAMEROJN !
Jam eblas aliĝi al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023 : vk.esperanto.net/2023.
La 4-a VK estas organizata de UEA kaj teknike realigata de E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon la eldonejo Vinilkosmo. Ĝi estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj al ĝi aliĝos ĝis la 13-a de novembro 2023. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA por 2023, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la VK-aliĝilo. Aldone eblas aliĝi sen membreco en UEA kontraŭ 50 € (kotizo valida ĝis la 13-a de novembro 2023). Vidu la eblojn ĉe https://vk.esperanto.net/2023. Dum aliĝo eblas ankaŭ libere donaci por la okazigo de la 4-a VK : tiuj, kiuj donacas super 50 €, aperas kiel Subtenanto. La donacoj helpas nin altigi la teknikan kvaliton kaj aldone proponi la VK-n al diversaj homoj en la mondo, kun aparta atento al junuloj kaj virinoj, ampleksigante niajn a ! tingojn k aj diversigante nian movadon. Antaŭdankon pro via subteno !
La 4-a VK okazas sub la temo “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”, la sama de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Torino. Aldone al la kongresa temo, denove ĝi gastigos varian programan, sciencan, kulturan, movadan, inkluzive de la Virtuala Movada Foiro (ViMF). Ni invitas ĉiujn pliriĉigi la programon. Se vi ŝatus kontribui, vi estas bonvena kundividi kun ni vian programproponon per la jenaj formularoj :
por la kerna programo : mallonge.net/VK4-programproponilo ;
por la Virtuala Movada Foiro : mallonge.net/VK4-ViMF-proponilo.
Aldone UEA tenas konstantan fondaĵon por la Virtuala Kongreso : https://uea.org/alighoj/donacoj/vir.... Ankaŭ eblas donaci per ĝi. La programo de la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto aperos en la internacia kalendaro de UEA kaj TEJO : https://eventaservo.org.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License