Espéranto Indre

Lettre de Geneviève Lebouteux - Pourquoi l’anglais est la pire langue internationale

dimanche 9 février 2025 par Nicole Blot

la dernière publication de mon blog. Elle est un peu longue mais elle en vaut la peine.
Geneviève Lebouteux

non à l’anglais

Respondo de Mireille Grosjean : dankegon
mi legis kun intereso la artikolon pri la angla lingvo. Jen du gravaj aspektoj de tiu problemo :

Kiam oni prenas nacian lingvon kaj ekuzas ĝin kiel internacian lingvon, la situacio ĉiam estos maljusta. Nun estas la angla, estis la franca, eble estos la ĉina.... Fakte ne gravas pri kiu lingvo temas. Se mi parolas kun denaskulo de la angla, mi serĉas la vortojn dum li jam serĉas argumentojn. Li ĉiam estas pli rapida ! (fr : il a toujours un coup d’avance) Plie : se mi estus sciencisto ekz. pri kemio, mi DEVAS publikigi miajn rezultojn en la angla. Mi laboras dumtage en kemio kaj lernas la anglan dumnokte. Alia sciencisto anglalingva el Kanado aŭ Aŭstralio, kiu esploras pri la sama temo kiel mi, ne devas lerni la anglan. Do li parktikas kemion tage kaj nokte kaj pro tio atingas patentojn kaj Nobel-premiojn antaŭ mi. Simple rigardu la liston de la Nobel-premiitoj kaj ilian devenlandon. Ni substreku, ke Eo estis kreita kiel internacia lingvo. Jen la diferenco.

Alia aspekto : mi legis verkojn de la japana verkisto Kawabata en la franca. La tradukisto estas franclingvano, kiu lernis la japanan tre bone. Tamen ĉu li aŭ ŝi kapablas legi inter la kolumnoj, (fr : entre les lignes ; en japonais entre les colonnes), inter la strekoj de la ideogramoj ? Oni povas dubi pri tio. Mi legis la verkon lian "Neĝa Lando" en eo. Mi ricevis pli fortan impreson. Fakte mi devus legi la originalon. Sed mi ne povas... mi ne kapablas legi la japanan. Do mi iris al Goethe kaj legis ion hazardan de li en la germana, kiun mi lernis. Mi legis la saman tekston en la franca, mia lingvo, kaj en Eo. Per Eo mi ricevas pli fortan impreson, mi sentas min pli proksima ĉe la originalo. Do endas substreki, ke la tradukado al Eo okazas en alia direkto ol kutime, ne al la lingvo de la tradukanto, sed denaskulo de la lingvo de la verko transdonas la verkon en Esperanton. Granda diferenco ! Plie tiu tradukanto havas cellingvon Esperanto, lingvo en kiu oni povas krei la bezonatan vorton. Do la rezulto estas multe pli trafa, pli proksima al la originalo.

Mireille Grosjean


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License