ILEI anoncas

mercredi 11 août 2021 par BLOT Nicole

ILEI anoncas
2021-08-10

Aliĝis al VEKI-2 156 personoj el 42 landoj.

La 54-a ILEI-kongreso, kiu dua-foje okazas virtuale, kaj tial nomiĝas ankaŭ VEKI-2 (Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI) ofertas tre gravajn debatojn, interesajn prelegojn kaj plaĉajn koncertojn. Okaze de la 9-a de aŭgusto, la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj kaj Lingvoj, okazis granda debato kun pluraj podianoj altnivele kompetentaj pri tiu temo.
Ĉiuj programeroj aperos en la retejo de ILEI ĉe Youtube : Esperanto+Edukado ILEI.
La Komitato de ILEI kunsidis dimanĉe la 8-an kaj marde la 10-an de aŭgusto kadre de la 54-a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI. La kvorumo estis atingita kaj la Komitato estis decidpova. Okazis aprobo de la jarraporto. Ne povis okazi la voĉdonado pri la financoj. Pro tio okazos plia kunsido sabate la 14-an de aŭgusto. Pro tio la malnova Estraro ne povis esti senŝarĝigita.
Elektoj okazis. Elektiĝis kiel prezidanto Ahmad Reza MAMDUHI, kiel sekretario Elena NADIKOVA, kiel kasisto Karine ARAKELJAN. Plie elektiĝis Laura BRAZZABENI, Alessandra MADELLA, Radojica PETROVIC, Fernando PITA kaj Marija JERKOVIC. Do la Ligo havas 8-personan Estraron por la tri sekvaj jaroj.
La Kongreso plu iras per AMO-seminario merkrede kaj universitata simpozio ĵaŭde kaj vendrede.

La prezidinto Mireille Grosjean
La prezidanto Ahmad Reza Mamduhi

— 54-a - ILEI Kongreso VEKI 2

7 – 14 aŭgusto 2021
Vidu www.ilei.info
54e Congrès de la Ligue des Profs d’Espéranto
7 au 14 août 2021, événement virtuel.
Voir www.ilei.info


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 12 / 155836

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License