Espéranto Indre

Filmo : Esperante Eŭropen : Mia vojaĝo al la malkovro de Esperanto

jeudi 19 décembre 2024 par Nicole Blot

Bonan tagon !
Mia nomo estas Gabin. Mi estas 25-jaraĝa esperantisto el Francio kaj aktivulo de JEFO kaj TEJO.
Antaŭ du jaroj kaj duono mi decidis lerni Esperanton por entrepeni grandan aventuron : petveturi tra Eŭropo kaj gastiĝi ĉe Esperantistoj per Pasporta Servo, samtempe pliprofundigante miajn konojn pri la lingvo kaj la movado.

Dum mia vojaĝo, kiu finfine daŭris pli ol ses monatojn, mi trairis 20 landojn, ĉeestis 5 eventojn kaj pasigis 85 noktojn ĉe Esperantistoj. Ĉiun paŝon de mia vojaĝo mi dokumentis per filmetoj. Nun disponeblas longa dokumentfilmo pri mia sperto : https://youtu.be/6m3Ffodblyk

La celo de mia dokumentfilmo estas pruvi, ke Esperanto funkcias kiel internacia lingvo kaj ke ofertas al junuloj kiel mi fenestron sur la mondo, pere de kiu oni povas vojaĝi, interkompreniĝi kaj amuziĝi. La dokumentfilmo reprezentas mian personan dankmesaĝon al Esperantistoj, kiuj subtenis min dum la vojaĝo, tamen, ĝi celas motivigi ne-Esperantistojn lerni Esperanton kaj konatiĝi kun la movado. Por ke ne-Esperantistoj povu ĝui la filmon, jam disponeblas subtekstoj en 10 lingvoj !

Mi estus ege dankema, se vi povus helpi tiun ĉi projekton per spektado kaj ĉefe per disvastigado al viaj asocianoj kaj lernantoj. Mi ankaŭ disponeblas por prezenti la dokumentfilmon dum viaj eventoj (ĉeeste en Eŭropo kaj rete en aliaj kontinentoj).

Koran dankon kaj ĝis baldaŭ en Esperantujo !

Salutojn el Nanto,
Gabin


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License