INFORMOJ je la 13a de marto 2017

lundi 13 mars 2017

Nous avons reçu :

  • JACQUES BARATIE
    Espérantovidéos : Fin d’un quinquennat ! « Du mois de décembre 2011 au mois de décembre 2016, je vous ai -à soixante reprises- expédié une sélection mensuelle de vidéos en espéranto trouvées sur internet. En ce début d’année 2017, j’ai décidé de changer le mode de diffusion de ces vidéos en réactivant un blog consacré à la compilation de ces documents. J’invite donc les personnes intéressées par les nouveautés en matière de vidéos espérantophones à consulter désormais le site suivant : http://esperantretfilmoj.blogspot.com/. Agrablan spektadon. Amike. Jacques. »
  • GROSJEAN MIREILLE
    Ne nur por virinoj. « 8-an de marto : INTERNACIA TAGO DE LA VIRINO. Enkonduko de Mireille Grosjean kaj Enkonduko de Verdiana Grossi , historiistino pri paco, homaj rajtoj kaj historio de la virinoj, prezidanto de la Internacia Lyceum-Klubo de Ĝenevo (Originalo en la franca. Esperantigis la tekston Mireille Grosjean) ». Voir document joint .
  • JANUSZ S.
    Amazona oksigen-trezorejo. « Karaj Legantoj. Antaŭ ĉio, pardonu se vi ricevis deformitan tekston de la februara "NU". Verŝajne interesos vin artikolo pri Brazilo en “Nia Vilaĝo” - ĉu ne ? Nuntempe Amazonio ne estas la sama kiel antaŭ kelkdek jaroj. Oni konstruis tie multajn ŝoseojn, urbojn, havenojn kaj vojaĝado tra tiu regiono ne estas tiel danĝera kiam vagis tra ĝi Raymond Maufrais. Meze de la pluvarbaroj, kie kuniĝas riveroj Negro kaj Solimoes, troviĝas Manaus (eo : Manaŭo), la 2-miliona amazonia ĉefurbo. Ambaŭ riveroj enfluas tie la faman Amazon-riveregon kaj por turistoj oni organizas longajn ŝipkrozojn. Pasintjare en Manaus okazis la 51a Brazila Esperanto-Kongreso. Ŝatantoj de muziko povas aŭskulti belsonan kanton "Greka vino". Eble iu kantas ĝin en via gepatra lingvo ? Tiam bonvolu tion sendi al "NU" por ke ni ĉiuj povu aŭdi kaj kompari ĝin la originalo. Agrablan legadon, amike – NU red ». Voir document joint .
  • BERTO SUMAN
    « Kara samideano. Vi estas aktivulo de loka aŭ regiona E-asocio, ĉu ? Mi petas vin instigi viajn membrojn partopreni dum tuta semajno en kurso, ekzameno aŭ AMO-seminario kiuj okazos de la 14a ĝis 22a de aprilo en la franca Esperanto-kastelo Grésillon. Tie Instruos, seminarios kaj prelegos 6 famaj aktivuloj el 5 landoj. Eblas diversaj manieroj havi redukton kaj pagi malpli. Greziljono nun havas specialan tarifon por infanoj junuloj kaj homoj kun modestaj rimedoj. Ni organizas kunveturadon. Informoj en gresillon.org/printempas. Franclingve gresillon.org/printemps.….Antaŭdankon por via helpo kaj reago. Bert ».
  • CLAUDE NOURMONT
    « Karaj. Esperanto en lernejoj en Francio : eblas !...Kaj por prepari vin al tio, baldaŭ denove okazos en Kvinpetalo (Bouresse, Francio) : Nova pedagogia staĝo 10a-14a de aprilo. Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj. Por plene profiti el la seminaria laboro necesas, ke la partoprenantoj estu je minimume B2-nivelo en la lingvo. Similtema seminario jam okazis en oktobro 2016 (vidu raporton prie). Tial ni atendas kaj la partoprenintojn kaj novajn kandidatojn por plivastigi la laborkomunumon, kies kerno jam nun kunagadas en speciala forumo ĉe edukado.net. La detaloj pri la kurso troveblas ĉi tie : http://edukado.net/kursejo?kid=26600. Por pliaj demandoj pri aliĝo kaj kondiĉoj, bonvolu turni vin al Kvinpetalo : informoj@kvinpetalo.org. Ne maltrafu la okazon ! Ankaŭ ĉi foje la staĝo okazas dank’al subvencio de Klubo 2000 de Espéranto-France. Bonvenon en Kvinpetalo ! Claude Nourmont. KVINPETALO Esperanto-Centro. Akceptejo kaj poŝta adreso : 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE. Pri teknikaj detaloj, vidu la retejon de Kvinpetalo http://www.kvinpetalo.org/ . Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314 aŭ se ne respondas : (+) 33 (0) 6 07 31 67 81. »
  • BERTO SUMAN
    La papo revas en Esp. « Vidu la kroĉitan skanaĵon. Salutas. Bert ŜUMAN ». Voir document joint .

Renseignements complémentaires :
02 54 27 95 51 ou 06 78 90 92 17
ESPERANTO-INDRE, Maison des Associations, 34 Espace Mendes France - 36000 Châteauroux
esperanto.indre@esperanto-indre.com

Télécharger le document et ses annexes :

PDF - 125.8 ko
Informoj_je _la_13a_de_marto_.pdf
PDF - 125.3 ko
Mireillegrosjean.pdf
PDF - 1005.2 ko
Nufeb_17.pdf
PDF - 162.7 ko
Paporevasenesperanto_.pdf

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 100 / 52810

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site "Informoj" - Lettre d’information   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.1 + AHUNTSIC

Creative Commons License