Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1163 2024-03-22

samedi 23 mars 2024 par Nicole Blot

LA DUA BULTENO DE LA 109-A UK EN ARUŜO HAVEBLAS RETE
La Dua Bulteno de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Aruŝo, Tanzanio (3-10 aŭgusto 2024) haveblas rete en la paĝo de la UK : https://uk.esperanto.net/2024/duabulteno. La Dua Bulteno donas utilajn informojn pri la lando kaj la kongreso (alveno, kongresejo, temo kaj unua rigardo pri la programo), sed, plej grave - prezentas mendeblajn servojn de la UK, kiel hotelojn kaj ekskursojn. En la paĝo de la UK disponeblas kaj foliumebla versio, kaj la elŝutebla PDF-versio (10 Mb).

La antaŭkongresaj ekskursoj estas planataj tri - ĉiuj kiel safariaj vojaĝoj - kaj ĉiuj celas prezenti la belecon de la tanzania naturo kun la sovaĝe vivantaj tieaj bestoj. Cetere, ĉu vi sciis, ke origine la nomo safario (safari) signifas « vojaĝo » en la svahila ?
La unua ekskurso “Naciaj Parkoj : Serengeti kaj Ngorongoro “okazos inter 30.7.-2.8.(4 tagoj / 3 noktoj). Dum tiu ĉi safaria ekskurso vi vizitos du naciajn parkojn – Serengeti kaj Ngorongoro. Serengeti estas la plej konata nacia parko, fama pro abundeco de bestoj kaj pitoreskaj pejzaĝoj. Ĉi tie vi havos la ŝancon vidi la bestojn de la “La granda kvinopo” (“Big 5”) – leonojn, rinocerojn, leopardojn, elefantojn kaj bubalojn. Ni esperas, ke vi vidos ilin ĉiujn ! En ambaŭ parkoj estas ankaŭ aliaj bestoj kaj riĉa flaŭro.
La dua ekskurso “Tri naciaj parkoj kun vizito al triboj” okazos 30.7.-2.8.(4 tagoj / 3 noktoj). Dum tiu ĉi safaria ekskurso vi vizitos tri belegajn naciajn parkojn – Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire, famajn pro siaj riĉaj flaŭro kaj faŭno. En la parkoj oni veturos per specialaj terenaj aŭtoj kaj havos la ŝancon vidi multajn bestojn – ekz. bubalojn, ĝirafojn, leonojn, elefantojn, simiojn, zebrojn. Aldone vi vizitos setlejojn de du tanzaniaj triboj – hadzoj kaj datogoj – kaj ili konatigos vin kun sia riĉa kulturo kaj tradicioj.
La tria (malpli longa) ekskurso “Tri naciaj parkoj en tri tagoj” okazos 31.7.-2.8.(3 tagoj / 2 noktoj). Tiu ĉi safaria ekskurso similas al AK2, sed estas unu tagon malpli longa kaj ne enhavas viziton de tanzaniaj triboj. Dum tiu ĉi ekskurso vi vizitos tri belegajn naciajn parkojn – Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire, famajn pro siaj riĉaj flaŭro kaj faŭno.

La postkongresaj ekskursoj proponos du malsamajn celojn - depende de la gusto de la kongresano : la unua okazos inter la 11-a kaj 13-a de aῠgusto 2024 (3 tago j /2 noktoj) kaj ĝi ripetas la antaŭkongresan ekskurson AK3. Dum ĝi vi vizitos tri belegajn naciajn parkojn – Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire.

Por la longa postkongresa ekskurso ni invitas vin viziti fabelan Zanzibaron – insularon en Tanzanio, faman pro siaj belegaj ripozlokoj ĉe la maro. La programo enhavas kaj interesajn ekskursojn, kaj sufiĉe da libera tempo por povi plaĝumi kaj ripozi post la intensa kongresa semajno. Ĝi okazos inter la 10-a kaj 15-a de aῠgusto 2024 (6 tagoj / 5 noktoj).

La antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn necesas mendi ĝis la 30-a de aprilo 2024 per la reta mendilo. Per ĝi ankaŭ eblas mendi loĝadon kaj dumkongresajn ekskursojn (mendo de la bankedo ankaŭ aperos baldaŭ). Ĉiu kongresano ricevas al sia retpoŝtkesto personan ligilon por la reta mendilo.

Bonvenon al Aruŝo ! Tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al la 109-a UK, povas tion fari per https://uk.esperanto.net/2024/. Kaj por resti regule informita vizitu la UEA-paĝon ĉe Facebook : https://www.facebook.com/universala....

Vi ricevas la Gazetarajn Komunikojn kiel UEA-komitatano/Redakcio


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License