Espéranto Indre

Eurovizio kaj Esperanto - en San Marino

dimanche 10 mars 2024 par Nicole Blot

Eurovizio kaj Esperanto !
La ĉi-jara EuroVizio-kantofestivalo okazos la 7-9-11-an de majo en la urbo Malmö en Svedio. La Respubliko San-Marino ĝis nun ne decidis pri la elekto de la prezentota kanto, do en la fino de februaro 2024 oni organizis lokan kanto-elektan konkurson. La konkurso havis apartan specifaĵon, ja unu el la kantoj sonis en Esperanto, kun la titolo « Mi sangas sen vi ». Ĝi estis kantita de rumana kantisto Sandro Machado.
La loka kantokonkurso kompreneble ricevis vastan lokan median subtenon. La Esperantlingva kanto bedaŭrinde ne trafis la finalon, sed eĉ sen tio ĝi havas historian signifon, ja okazis la unuan fojon, ke Esperanta kanto aperis en la kadro de la Eurovizia konkurso.
Ni gratulas al Sandro Machado, kaj scivole atentas, kiam, kiu lando sekvos la ekzemplon ?
Vidu la kanton ĉe : https://youtu.be/Cc2AIWTPJII
Szilvási László


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Musique et chansons   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License