Espéranto Indre

La mondaj kristanoj kongresos en Pollando La...

lundi 24 juillet 2023 par Nicole Blot

La mondaj kristanoj kongresos en Pollando
La 72-a Kristana Esperanto-Kongreso de KELI, okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2023 en la naskiĝloko de Ludoviko Zamenhof, Bjalistoko, Pollando. Ĝi okazos en la Porpastra Seminario situanta en la urbocentro. La kongresa temo estas « Dialogo inter religioj ».
La organizantoj KELI, Fondumo Zamenhof kaj Bjalistoka Eo-Societo deziras montri al vi multreligiecon kaj multkulturecon de la regiono Podlaĥio, ankaŭ dum la kongresaj kunsidoj ekster la urbo :
· Pri hebreoj en la pitoreska urbeto Tykocin plena de hebreaj spuroj
· Pri ortodoksuloj en la fama urbeto Supraśl
· Pri katolikoj en la sanktejo Sankta Akvo
· Pri islamanoj en Kruszyniany
· 2 tagojn ni oferos al la katolika kaj aliaj religioj surloke. Pli da informoj ĉe : https://espero.bialystok.pl/eo/keli...


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Vidéos , films   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License